Post longa kaj laciga busvojaĝo, la EKC-volontuloj alvenis en la ĉarma urbo Białystok por semajno da intensa trejnado en la kadro de la Erasmus+ projekto “Gastigi refiugiantoj”.
Jen mia programo:
- Mardo, kun ekscitita koro, mi vizitis la placon kie staras la statuoj de Zamenhof. La bronza figuro de la fondinto de Esperanto rigardis min kun ŝajna saĝeco. Dum mi promenis tra la stratojn, mi imagis al mi Zamenhof kiel juna viro, plena de espero kaj entuziasmo, laborante por krei pli bonan mondon.

- Merkredo: Ni estis dum la Kurso de lingvo de Frico.
- Ĵaŭdo: Ni gustis la vino farita hejme de Malek, partoprenanto.
- Vendredo: 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj : longa kaj festema tago. Ni aldonis florojn al statuon de Zamhnehof.
- Sabato estis dediĉita al kreado. Mi aliĝis al grupo de talentaj maljunulinoj en ilia kudrada klubo. Kun pacienco kaj varmeco, ili instruis min pri la arto de teksa dekorado de anĝelo. La anĝelo kiun mi kreis estis simpla, sed plena de amo.

- Dimanĉon, mi havis la privilegion partopreni en marionetspectaklo de la granda lernejo pri pupmarionetado (Białostocki Teatr Lalek). Bedaurinde, mi elektis spektaklon rakontita en la pola.
- Lundo estis dediĉita al la belecoj de la naturo. Mi komencis la tagon per vigla arbara promenado tra la proksima arbaro, kun alia voluntulo. La sunradioj filtriĝis tra la foliaro, kreante dancantan lumon sur la arbara planko. La ĉanto de birdoj akompanis niajn paŝojn dum ni diskutis pri la estonteco de Esperanto.

Nokte, ni kunvenis en la varma kaj komforta kafejo por lingvokafejo. Esti momento de diri ĝis.
Ĉu vi volas iri al Białystok? Ne atendu, ĉar la urbo estas malproksima (precipe se vi estas EKC-volontulo kaj devus iri buson).