Saluton!
Mi nomiĝas Ameli’ (“Amélie” france) kaj mi komencis labori kiel volontulo en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo en septembro 2023. Mi venas el Montpeliero (alia urbo en Francio, sude), mi estas en Tuluzo ĝis la printempo 2024, kiam mi daŭrigos mian aktivadon en Torino, Italujo.
Ek mia infaneco mi estas tre scivolema pri diversaj manieroj por komunikiĝi kaj danke al Vikipedio mi malkovris Esperanton. Nun bakalaŭro pri lingvasciencoj, mi realigas tiun internacian volontuladon kadre de paŭzjaro antaŭ magistraj studoj pri plivalorigo de heredaĵoj de minoritataj lingvoj.
Fakte, min interesegas lingvaj historioj kaj iliaj rilatoj kun potenco kaj justeco.
Mi ĝojas lerni Esperanton kaj ĝian kulturon, kaj kompreneble partopreni en la asociaj aktivaĵoj.
Poste 3 jaroj sur la universitataj benkoj, mi tre feliĉas vivi tiun novan aventuron en Esperantujo kaj antaŭĝojasrenkontiĝi kun vi!
Ĝis!