Hodiaù, malkovru la Uverturo 1812 de Ĉaikovski!
La Solena Uverturo 1812 en E bemolo maĵora, verko 49, estas solena uverturo de ĉirkaŭ dek kvin minutoj de Piotr Ilitĉ Ĉaikovski. Ĝi estis komponita inter Septembro kaj Novembro 1880 por memorfesti la rusan venkon dum la Napoleonaj militoj.
Iom da Historio
La kampanjo de Rusio estas milita kampanjo gvidita de la imperiestro Napoleono la 1a, provinta invadi Rusion en 1812. La Napoleonaj militoj profunde markis la rusan kulturon. La kampanjo de Rusio estis ankaŭ rakontita de Leon Tolstoi en lia fama historia romano Milito kaj Paco.
La Solena Uverturo 1812 komenciĝas per la tropario de la Kruco, anoncanta la komencon de la milito de Rusio kontraŭ Francio. Ĝin sekvas solenaj kantaĵoj aludantaj la venkon por Rusio. Poste venas la temo de la marŝantaj armeoj anoncita fare de ĉaskornoj. La franca venko en la batalo de Moskvo-rivero kaj la kapto de Moskvo estas reprezentitaj fare de la franca nacia himno: La Marseljezo. Poste, du temoj de popularaj rusaj kantoj anoncas la estontajn malprosperojn de Napoleon. Diminuendo bildigas la rusan antaŭeniron tra la francaj frontoj. Poste, la sonoriloj kaj la salvoj de kanono celebras la rusan venkon kaj la francan malvenkon. Dio savu la caron, la rusa imperia himno eksonas tiam, opone al La Marseljezo aŭdita antaŭe.
Kelkaj vortoj pri la aùtoro
Ĉaikovski (1840-1893) estas rusa komponisto de la romantikisma periodo. Li enkorpigas en si la ĉefan figuron de la rusa romantikismo de la 19a jarcento. Li estas interalie konata pro komponi la baletojn La Lago de l’ Cignoj (1877) kaj La Nuksorompilo (1892).

Lia verkaro estas pli inspirita de la Okcidento ol tiuj de liaj samtempaj samnacianoj, sed ĝi integrigas folklorajn naciajn melodiojn. Ĉaikovski komponas en ĉiuj ĝenroj, sed sian tutan sciencon li disvolvas kaj la mezuron de sia inspirita melodia senso li montras en orkestra muziko kiel simfonioj, suitoj kaj konĉertoj.
La vidpunkto de Ĉaikovski sur tiu belartaĵo
Ĉaikovski verkis la Solenan Uverturon 1812 laŭ mendo por soleni la arĝentan jubileon de la rusa imperiestro Aleksandro la 2a dum la Ekspozicio de Artoj kaj Industrio de 1881.
“Tre brua kaj tondreca, mi verkis ĝin sen varmo nek ama sentimento, tial en ĝi sendube mankas arta valoro.” Ĉaikovski
En lia unua respondo al la mendinto (letero de julio 1880) Ĉaikovski klarigas, ke li tute malŝategas ĉi tian mendon: “ne eblas verki sen abomeno muzikon destinitan glori en ties esenco ion, kio tute malplaĉas al mi. Nek en la jubileado de altranga homo (kiu estis al mi ĉiam malsimpatia), nek en tiu katedralo, kiun mi ankaŭ ne ŝatas, troviĝas io, kiu povus veki mian inspiron.”
Al lia filantripulino Nadejha von Meck, Ĉaikovski skribas en Septembro 1880: “Nenio malplaĉegas tiom al mi kiom komponi por festoj aŭ aliaj aferoj. Imagu, kara amikino! Kion oni povas verki, ekzemple por okazo kiel la komenco de ekspozicio, krom kliŝojn kaj pasaĵojn kutime bruajn?”
Mallonga muzika punkto
En klasika muziko, uverturo estas instrumenta komponaĵo, kutime ludata ĉe la komenco de koncerto aŭ opero.
Aŭdeblas multaj instrumentoj :
- lignaj blovinstrumentoj: fifro, angla ĉaskorno, flutoj, hobojoj, klarnetoj, kaj fagotoj
- latunaj blovinstrumentoj: tubjo, ĉaskornoj, trumpetoj, kaj trumbonoj
- frapinstrumentoj: piedbato-tamburo, tamburino, triangulo, milita tamburo, milita kanono, timbaloj, cimbaloj kaj sonoriloj
- kordinstrumentoj: violonoj, aldoj, violonĉeloj, kaj kontrabasoj.

Ĉaikovski uzas 16 imponajn kanon-pafojn ĉe la fino de la belartaĵo.
Sed ĉu kanonoj estis sufiĉe precizaj por akurate pafi je sekundero? Probable ne. Des malpli la kanonoj de 1812, kiuj pafis post multaj sekundoj de dubo, depende de sia humoro, kaj de la longeco kaj humido de la meĉoj.