Sabaton la 10an de marto 2024, enkadre de SEMEO, ni bicikle ekskursis laŭlonge de la rivereto Touch, sekvante agrablajn porbiciklajn vojetojn, ĉikaŭitajn de arboj proksime de la rivereto kaj de pluraj lagetoj (Lac des Pêcheurs, Lac de Soula). Ni deiris je 10a horo matene el Capitole placo, haltis ĉirkaŭ tagmezo por pikniki apud lageto Sola, kaj revenis tra la libertempejo la Ramée, kaj laŭiris la straton Zamenhof. Vi povas pli detale ekkoni la itineron alklakante la ligilon : itinero