Esperanto-Magazino n°342

Tiom da novaĵoj dum tiu elsendo! Iuj el la mondo, sed ankaŭ el Tuluzo, eĉ ĉe la EsperantoKulturCentro. Venu malkovri la lastajn eventojn, kaj ankaŭ la tutnovajn volontulojn kiuj prezentas sin por la unua fojo. Retrovu ankaŭ novan serion da strangaj faktoj je la rubriko “Ĉu vi sciis?”, kaj fine, kelkaj eventoj por plenigi vian liberan tempon!

Kun: Héloïse, Lea, Loup, Nicolas, Amelie, kaj la novaj volontuloj: Inès, Mélissa, Etienne kaj Frico!

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

1- ESPERANTO DESPERADO – Ska virino (BroKANTAĴOJ)

>> Kio Novas

2- JoMo-Kajuna Knabo (JoMo kaj LIBERECANOJ)

>>Renkontiĝo/Intervjuo

Nia kara Zamenhof akceptis escepte por ni movi sin por ĉeesti nian radioelsendon kaj bonvenigi la novajn volontulojn. Ili rapide prenzentis sin al la mondo, kaj vi baldaŭ trovos iliajn prezent-artikolojn ĉe la akceptpaĝo.

3- ĴeLe -Muzo (Sentokaoso)

>>Ĉu vi sciis?

Kelkaj ridigaj faktoj, kaj iliaj historioj

4- Mistera muziko

>>Agendo

  • Vespero pri karnavalaj karnavalo, en Herzberg
  • Ekskurso la 17an de februaro al Sankta Kamelo por praktiki Esperanton

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

5- Jacques Ivart – Tuj la kompanar (Brassens plu)

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.