Denove la Universala Kongreso de UEA ne povis okazi fizike pro la pandemio kaj sanaj regularoj… Anstataŭe, UEA proponis la 2an Virtualan Kongreson, kiu okazis inter la 17a kaj la 24a de Julio. Kiel kutime, la volontuloj de EKC partoprenis en diversaj prezentoj, konferencoj, konversacioj…!
Kaj kadre de la ekskursa tago, kie esperantistoj el la tuta mondo havis la eblon proponi filmeton por prezenti siajn urbojn, asociojn… la volontuloj prezentis Tuluzon kaj la laboron, kiun EKC faras ĉiutage. Ni elektis emblemajn lokojn en Tuluzo (Kapitola Placo, placo Sankta Petro, Baziliko Sankta Sernino, ĝardeno Compans-Caffarelli…) por paroli pri la historio de la urbo kaj pri la agadoj (kutimaj aŭ ne) de la asocio. Ni eĉ profitis la belecon de Arrout dum la staĝo por filmi parton de la video tie. Spektu la filmeton kaj diru al ni, kion vi opinias!
Kaj nun, jen resumo de la sperto de iuj volontuloj…
- Jeanne
La programo de la 2-a Virtuala Kongreso denove estis tre kompleta, sed kun la alveno de la somero, mi ĉefe antaŭĝojis povi “vojaĝi” dum la semajno de la evento! Inter kelkaj prelegoj pri kiel traduki novaĵojn por Global Voices, kiel verki artikolojn por Vikipedio aŭ prezentado de la agado de TEJO…, mi eskapis al la kvar anguloj de la mondo dum la ekskursa tago. Ĝi estis forta momento por ni, la volontuloj, ĉar kiel ni jam skribis, la filmeto, kiun ni faris por prezenti Tuluzon kaj nian asocion estis en la programo! Sed mi ankaŭ tre ĝojis malkovri la filmetojn faritajn de aliaj membroj, danke al kiuj mi promenis de Jerusalemo al la Malpermesita Urbo en Pekino, pasante tra la klasĉambroj de Principia Kolegio en Ilinojso en Usono aŭ la Titaniko-muzeo en Belfasto, kie la kongreso devus okazi.
Sed la vera surprizo por mi, kiu kreskis en Charente-Maritime kaj kelkajn kilometrojn for de La Rochelle, estis vidi, ke vizito al la insulo Ré ankaŭ estis en la programo! Kvankam ni scias ke estas multaj esperantistoj ĉirkaŭ ni, ni ofte emas vidi la mondon multe pli granda kiam ni estas parto de la esperantista movado (kaj precipe kiam ni partoprenas en la Universala Kongreso), do ĝi ĉiam estas speciale kiam ni memorigas, ke fakte la mondo estas malgranda!
Tiu Virtuala Kongreso ankaŭ estis la okazo eskapi danke al muziko: mi ĉeestis plurajn koncertojn kiel tiu de Ĵomart kaj Nataŝa aŭ JoMo kaj Marta, antaŭ ol provi mian scion pri Eŭrovido dum amuza kvizo recenzanta la historion de la kantokonkurso.
- Manu
Krom ĉio supre menciita, mi povis partopreni en pluraj tre interesaj programeroj. Mi partoprenis en pluraj kunvenoj, kie afrikaj esperantistoj prezentis sian laboron, la projektojn efektivigantajn, interalie. Mi ankaŭ partoprenis la konferencon organizitan de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Mi trovis ĝin tre interesa, ĉar ni lernis kiel fariĝi instruisto kaj kiel funkcias la asocio, ĝia laboro kun UEA kaj la bezono intensigi la laboron kun TEJO.
Fine, krom paroli kun multaj esperantistoj el la tuta mondo, mi povis ĉeesti interesan debaton pri la laboro de TEJO en internaciaj spacoj kiel Unesko, UN aŭ la Junulara Forumo.
Eble iam ni havos la okazon partopreni Universalan Kongreson kaj ne Virtualan Kongreson… Atendante ĝi restos tre bona sperto, eĉ malantaŭ la komputilo!