Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

En 2015 en Tuluzo, ekzamenoj por la niveloj C1, B2, B1 kaj…

03/01/2014 Antoine Blogo

La 30an de Majo 2015, Tuluzo partoprenos por la tria fojo la tutmondan ekzamen-tagon… aldonante sian ŝtoneton!

Ekde 2012, la ekzamena komisiono de UEA kunlaboradas kun la hungara ekzamen-centro ITK por proponiĉiujare unu tutmondan ekzamen-tagon.

Sub la diligenta kunordigado de Katalin Kov&aacutets, lokaj organizantoj donis al pli ol 750 personoj en la mondo ŝancon ekzameniĝi kaj ricevi atestilon pri sia lingvo-kapablo. Esperanto-Kultur-Centro partoprenis la ekzamen-tagojn en 2012 kaj 2013, sed devis rezigni pri ĝi la pasintan jaron pro manko de interesatoj. Hodiaŭ, je la ĵusa komenco de 2015, mi povas kun granda plezuro anonci, ke la ekzamenoj ja okazosĉi-jare danke al la jam sufiĉa nombro de aliĝintoj!

Kiel en 2013, ni proponos ekzamenojn jeĉiuj tri kutimaj niveloj kaj en ambaŭ partoj: la skriba kaj la parola. Sed, atendu neĉion mi diris. Sciu, ke nia asocio decidis proponi tute unikan kaj originalan novaĵon. En , eblos trapasi ankaŭ ekzamenon je la nivelo A2!

Necesas tuj klarigi, ke tiu A2-ekzameno estos komplete sendependa de la oficiala ekzamen-sistemo ĝi estas pure loka iniciato. Ĝi ne havos la saman valoron kaj ne ebligos akiri oficialan atestilon. Ni tamen garantias, ke ĝi okazos laŭ kriterioj kaj kondiĉoj kiel eble plej konformaj al la veraj.

Tiu A2-ekzameno staras sur la dua ŝtupo de la KER-nivelaro (B1 estas la tria). Se vi estas interesata kiel lernanto aŭ instruanto ne hezitu jam anonci vin al mi kaj vi ricevos ĝis la fino de Januaro pliajn detalojn pri ĝiaj enhavo kaj postuloj.

Dume, daŭre eblas registri sin ĉe edukado.net por trapasi la oficialajn ekzamenojn. Mi volonte helpos vin elekti vian nivelon se vi kontaktos min.

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Seminario ELLOKE TUTMONDEN
Sekva afiŝo:Babilmanĝo de la 1a de Februaro 2015

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj 2,00€
  • Panĝaba sufia saĝo Panĝaba sufia saĝo 4,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.