Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

En la kulisoj de IJK 2021

21/08/2021 Jade Blogo

De la 30-a de Julio ĝis la 8-a de Aŭgusto okazis la Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizita ĉiu-jare de TEJO. Pro la pandemio, ĝi okazis rete, en malkutima platformo! Niaj volontuloj partoprenis la eventon por prezenti nian asocion, kaj ili kolektis plurajn rakontojn pri la kulisoj de la evento.

La malkutima platformo!

Plano de la virtuala kongreso.

Kiam mi unue konektiĝis en la retejo de IJK, mi sentis min iom perdita. Mi kutimis pri la sobra kaj efika platformo kreita de E@I por Retoso, kaj uzita dum la Virtuala Kongreso, kaj mi ne atendis alveni en eventon kiu pli similas al Pokémon-ludo ol Zoom-kunsido! Post kelkaj minutoj por kompreni la ejon, mia avataro ekpromenis tra la virtuala kongres-urbo, esplorante lokojn kiel la GLATejon, plurajn babilĉambrojn, prelegejon kaj aliaj. Pro la Tuluza varmeco, mi ŝatis iri al la plaĝo – eĉ virtuala – por ludi kartojn kun aliaj Esperantistoj.

Jeanne, iom sola, en la enirejo de la kongreso.
Manu kaj Jeanne faras piksel-kastelon sur la virtuala plaĝo.

Mi tre ŝatis tion originalan kaj amuzan platformon, ĝiajn prizorgitajn detalojn, kaj la ĝeneralan klopodon de TEJO por krei vivan kaj interaktivan ret-renkontiĝon post unu jaro de Zoom-kunsidoj.

En la kulisoj de IJK: Manuela kaj Valentin

Ni tiom impresiĝis pri IJK kaj ĝia platformo, ke ni decidis lerni pli pri ĝi. Ni tiam kontaktis kelkajn homojn, kiuj ofte tre aktivis sur la platformo, sed ankaŭ agis en la ombro…

Ekzemple Manuela – kiu ankaŭ partoprenis en la organizado de la junulara programo dum la Virtuala Kongreso de UEA – gvidis multajn Homlupojn, gravega ludo dum esperantistaj kunvenoj. Ŝi afable konsentis rakonti al ni iom pli pri ĝi!

Homlupo estas nemalhavebla ludo en la plej mojosaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉijare ni havis specialan virtualan spacon konstruitan por ĝi, kun bela asemblea vilaĝo, individuaj ĉambroj por la ludantoj kaj tombejo, tiel ke la ludo, per la reta platformo, iĝis eĉ pli mojosa ol en sia fizika formo. Kompreneble ankaŭ la strategioj kaj la ruzoj de la ludantoj adaptiĝis al la reta medio. Al la tradiciaj roloj, nome simpla vilaĝano, sorĉistino, klarvidulino, kupidono, ĉasisto, aldoniĝis tute novaj roloj, nome la sovaĝa infano kaj la stultulo de la vilaĝo, kaj kelkfoje pli ol unu ludanto havis la saman specialan povon. Ne eblis enuiĝi! Por mi, homlupo estas la plej ŝatata ludo, kaj la fakto ke ni nun havas Homlupejon, alireblan iam ajn por ĉiuj por reta ludado, estas unu el la sukcesoj de IJK. Ni jam sukcese uzis ĝin ankaŭ en la brazila junulara kongreso: vizitu la homlupejon!

Manuela Burghelea

Pri nia plej ŝatata platformo, Valentin ankaŭ havas kelkajn intersajn historiojn …

Certe tiu ĉi reta IJK estis iom aparta pro sia videoludeca kongresejo. Estis ja kvazaŭrealece trapaŝi lokon kie oni povas revidi konatulojn, kolegojn kaj kune babili aŭ ludi. Interese, malpli realece estis salti de plaĝo al aŭtuna arbaro, aŭ esplori kloakon de la kongresejo kaj tie trafi polpegon. Ĉu antaŭgusto de la kanaba ekskurso de IJK 2022? 

Resume, laŭdinda estas la laborado de la IJK-teamo, kiu longe strebadis por konstrui tiun kongresejon! Kiel volontulo ĉe TEJO, mi mem ĝuis anticipajn testadajn promenadojn en la kongresejo antaŭ ĝia oficiala publikigo kaj atentigojn pri ĝiaj detaloj kaj ecoj. Ĉu vi kolektis ĉiuj serĉojn kuŝantaj en la kongresejo? Ĉu vi atentis pri la fajraj sonoj en kelkaj ĉambroj? Ĉu vi rimarkis, ke la ŝoforo de la buso strikis komence de la kongresa tagaro?

Valentin Ceretto-Bergerat

Kompreneble, sur la bela platformo ankaŭ okazis prelegoj pri diversaj gravaj temoj. Ĉi-tie, Valentin parolas al ni pri la projektoj en kiuj li partoprenis.

Aldone, mi ankaŭ kunordigis kelkajn programerojn de IJK, pli precipe tiujn de nia Komisiono pri Eksteraj Ritaloj (KER). Pluraj aktivuloj ekzemple prelegis pri sia agado en Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), sia kunlaborado kun UNITED, reto da kontraŭrasismaj organizoj, kaj la nuntempa kampajno de UEA kaj EEU (Eŭropa Esperanto-Unio) cele al la antaŭenigo de Esperanto ĉe Eŭropa Unio.

Notinde ankaŭ estis organizitaj pluraj diskutirondoj pri la eksteraj rilatoj de TEJO kaj la rolo de Esperanto kiel lingvo internacia. Tre fruktodonaj estis la diskutoj titolitaj “Esperanto oficiala: ĉu ne plu neŭtrala?”, “Kion signifas la “neŭtraleco de TEJO”” aŭ “Ĉu mia lingvo estas opresata au opresanto?”.

Mi persone intencis uzi tiajn okazojn por levi debatojn ene de TEJO pri nia sinteno kaj strategio al la “ekstera mondo”. Alimaniere kiel TEJO prezentas sin al neesperantaj organizoj kaj homoj. Mi baldaŭ transprenos respondecojn pri la Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj tiaj demandoj estas kernaj por pli precize difini nian agadlinion. Interesajn rimarkojn kaj ideojn mi survoje jam kolektis.

Valentin Ceretto-Bergerat

Nia bela Tuluzo, nia bela asocio

Ĉar mi lacis pri mia promenado en ret-Esperantujo, mi renkontis miajn kolegojn en la scenejo por montri al mondo nian belan urbon kaj nian belan asocion, videblaj en nia video “EKC, Esperanto tra Tuluzo”. Ni havis sukceson!

La plena ĉambro
Lucas, lia zodiako kaj la historio de Tuluzo
Ni kompreneble gajnis.

Granda sukceso de TEJO

Post la renkontiĝo oni alŝutis en la retejon de la evento diversajn statistikojn pri la partoprenantoj, kiujn vi povas trovi ĉi-tie. Ni prezentas kelkajn nun, ĉar ili montras la sukceson de la eventon, kaj eblas nin lerni pli pri la esperantistoj.

Eŭropeanoj estas pli ol duono de la partoprenantoj.
Pli ol 75% de la partoprenantoj jam partoprenis en internacia evento, reta aŭ ne.
Brazilo estis la plej reprezentita lando dum la evento, kaj Francio havis 18 partoprenantojn.
Pli ol duono de la partoprenantoj havis malpli ol 26 jarojn.
La cisgenraj viroj estis, bedaŭrinde, pli ol duono de la partoprenantoj
Print Friendly, PDF & Email
eventojvolontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:EsperantAmo : Gian Carlo kaj Ada
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°253

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Ĉu vi parolas tendare? Ĉu vi parolas tendare? 4,80€
  • Metodo 12 Metodo 12 5,80€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.