De la 22-a ĝis la 24-a de Oktobro okazis en la germana urbeto Schwerte Esperanto-renkontiĝo KEKSO (Kreema Esperanto-KurSO), organizita de la Germana Esperantista Junularo (GEJ). Jade kaj Manu, niaj gevolontuloj en Germanio kaj Nederlando, partoprenis en ĝi !
Legi pliAŭtoro: Jade
Renkontiĝo en Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
De la 1-a ĝis la 3-a de oktobro okazis en Herzberg am Harz, en Germanio, Erasmus+ renkontiĝo de la projekto “Volontulado kaj asocia daŭripov-evoluo” samtempe kiel la pedagogiaj tagoj TORPEDO. Delegitoj el diversaj eŭropaj esperanto-organizoj partoprenis en ĝi.
Legi pliEn la kulisoj de IJK 2021
De la 30-a de Julio ĝis la 8-a de Aŭgusto okazis la Internacia Junulara Kongreso (IJK), organizita ĉiu-jare de TEJO. Pro la pandemio, ĝi okazis rete, en malkutima platformo ! Niaj volontuloj partoprenis la eventon por prezenti nian asocion, kaj ili kolektis plurajn rakontojn pri la kulisoj de la evento.
Legi pliEsperantAmo : Gian Carlo kaj Ada
Tio artikolo estas intervjuo de Gian Carlo Fighiera pri sia amrilato kun Ada Sikorska, sia polina edzino kiun li renkontis danke al Esperanto. Gian Carlo kaj Ada estas du gravaj homoj en la movado : Gian Carlo per sia laboro en diversaj Esperantistaj orgnizoj, kaj Ada per sia laboro en la revuo “la Heroldo de Esperanto”. Ilia historio estas ne nur romantika historio, sed ankaŭ historio pri la Esperanto-movado, kaj la ebleco per Esperanto vojaĝi, renkonti homojn internacie kaj kunlabori pri komuna projekto.
Legi pliSaluton de freneza bufo el Tajvano!
En 2002, kiam ŝi aĝis 36 jaroj, la inĝenieriisto Thanh NGHIEM decidis eliri el sia laborejo, por krei sian neregistaran organizaĵon (esperante NRO, france ONG), kiu nomiĝis « Angenius ». Tiu organizaĵo ebligis helpi la homojn strukturi projektojn, kiuj sin bazis sur modelo, kiu inspiriĝis de kodumul-praktikoj.
Legi pliLa Polyglot Gathering de EKC!
La Polyglot Gathering estas granda internacia evento por la plurlingvaj homoj kaj la lingvemuloj. Dum la evento okazas prelegoj, kulturaj prezentaĵoj kaj sociaj renkontiĝoj pri lingva temo ! En 2020, pro la pandemio, la Polyglot Gathering okazis rete, kaj en 2021 oni ankaŭ faris tion, kaj niaj volontuloj partoprenis en ĝi !
Legi pli