Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Esperantistoj kaj ne-esperantistoj kuniĝas por paroli pri diskriminacio en Budapeŝto !

19/02/2025 Anna Blogo

Mi ĵus revenis de nekredebla sperto en Hungario, kie mi partoprenis seminarion pri inkluziveco kaj kontraŭdiskriminacio.

La seminario estis organizita de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), kaj okazis en la Eŭropa Junulara Centro (EYC) de KdE en Budapeŝto, ekde la 3an de Februaro ĝis la 7an. Estis 23 partoprenantoj kiuj venis el 17 malsamaj membroŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo, dek unu esperantistoj kaj dek tri ne-esperanstitoj.

Dank’ al la laboro de niaj du semtempa interpretistoj, ni ĝuis du-lingvajn sesiojn. Gvidita de kvin tre spertaj faciligantoj, ni diskutis kaj lernis pri diversaj temoj rilate al la kontraŭbatalado de diskriminacio per inkluziveco aŭ homaj rajtoj.

Dum la seminario, ni partoprenis en diversaj aktivaĵoj, inkluzive de debatoj, laborrenkontiĝoj kaj simuladoj. La sesio, kiun mi plej ŝatis, kaj el la plej interesaj agadoj, estis la lingvpolitika rolludo “Kukumio”. En ĉi tiu esperanto-kreita ludo, ni devis negoci pri lingvaj politikoj en fikcia lando. La ludo estis iomete malfacila por homoj kiel mi, kiuj ne bone komprenas matematikon, sed ĝi helpis nin kompreni la gravecon de neŭtrala lingvo por komunikado.

Ĉi tiu semajno estis plena de renkontiĝoj kaj dialogoj (du-lingvaj aŭ eĉ pli!), ni malpacience atendas la venontan semajnon de TEJO-studado !

Print Friendly, PDF & Email
voluntuloj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°368
Sekva afiŝo:Surprizoj dum bicikla ekskurso al Muret

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Un privé dans la nuit Un privé dans la nuit 3,00€
  • Afero de espero Afero de espero 6,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.