Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Esperanto Festo en Tuluzo!

11/12/2023 lea.gavoille Blogo
Annonce de la fête

La Esperanto Festo okazis la 3-an de decembro en Tuluzo. Dekoj da partoprenantoj ĉeestis kaj inter ili, la lerta muzikisto Zhou-Mak!

Matene, la Ĝenerala Asembleo de la asocio efektiviĝis. Danke al jara retrospektivo, ni povis memori aŭ malkovri la pasintajn asociajn aktivaĵojn

Por la tagmanĝo, ni mendis multajn picojn kiuj kuŝis anarkie sur la tablo (la plej bona maniero manĝi picojn). Ni kunmanĝis ĝoje antaŭ ekigi la posttagmezajn diversaĵojn.

Picoj kaj asociaj membroj kune dum malsobra manĝaĵo
Picoj kaj asociaj membroj kune dum malsobra manĝado

Prelegon pri la eŭropa verkisto Stefan Zweig prezentis Arno. Ĉar la Tago de Homaj Rajtoj proksimiĝis, Mikael Boris Mandirola proponis prelegon pri tiu temo.

Prelego pri Stefan Zweig, prezentita de Arno
Prelego pri Homaj Rajtoj, prezentita de MoBo

Finfine, Zhou-Mak koncertis, kantante plurajn kantojn en diversaj lingvoj (lingala, kikonga, esperanto, franca, angla, …) !

Dum la tuta tago, ni povis librumi danke al la granda librostando. La librojn vi ankaŭ povas aĉeti en nia retpaĝo.

Etalage de livres

Ĉiuj fotoj estas fotitaj de Lea G.

Dankon al nia partnero
Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino n°335
Sekva afiŝo:Tuluza bicikla ekskurso kaj vizito de la Vinilkosmejo

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • El Togolanda saĝosako El Togolanda saĝosako 7,50€ Original price was: 7,50€.5,00€Current price is: 5,00€.
  • Sed homoj kun homoj Sed homoj kun homoj 23,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.