Sabaton la 9-an de decembro en Tuluzo, sesopo da biciklistoj partoprenis ekskurson en la urbocentro de Tuluzo por malkovrigi la urbon al la novaj tuluzanoj. Post bona kafo, ni ekis la krozon je la placo Kapitolo, kaj pedalis ĉirkaŭ kelkaj stratoj, preterirante la bazilikon Sankta Saturnino, kaj la katedralon Sankta Stefano.
Ĉi tiu tago estis organizita de EKC sed ankaŭ de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia).
Post duopo da horoj pedalante, ni faris halteton en restoracio por kunmanĝi antaŭ ekiri Donevilon laŭ la kanalo.
Ni finfine alvenis Donevilon, kie Floreal bonvenigis nin kaj vizitigis la ejojn de la fama muzikstudio Vinilkosmo! Ni aukaŭ renkontis muzikistojn kiuj praktikis en nia ĉeestoo. Antaŭ reeniri, kelkaj el ni prenis diskojn, afable ofertitajn.
Pluvete sed ĝojege, ni revenis Tuluzon, iom lacaj sed ĉefe malsataj! Ni decidis kunmanĝi en restoracio antaŭ disiĝi.
Aliaj aventuroj venas, estu la sekvaj partoprenantoj!
Mi partoprenus en venonta fojo!