Esperanto-Magazino N°278

Ĉi-semajno ni parolas pri Paulette Nardel kai la asocio de e-graine.

Kun Charlotte,Jack, Antoine, Moana, kaj Marion

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

1. La Perduta Generacio – Alia aventuro (Ĉiamen plu)

>> Kio novas? 

2. SEPA – Se Vi Ludas Violonon  

>> Renkontiĝo

Ni havis la okazon bonvenigi Surya Lebert, respondeculon pri edukaj projektoj el e-graine Occitanie, ŝi rakontis al ni pri la merga ekspozicio “Ni: el aliloke”, vojaĝo de 1h30 por kompreni la realon de migrado

3. Jonny M – Bam Bam (Kreaktiva)

4. IDC- La Fina Venk (Signoj de viv‘)

>> Historio

Ankoraŭ kadre de Nigra Historio-Monato, Moana parolas al ni hodiaŭ pri Paulette Nardal, aktivulino por la nigra afero kaj unua nigrulino studinta ĉe la Sorbonne.

5. JOMO- La Bambo! (Friponas!)

>> Agendo

La venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org.

6. Kaj tiel plu – La violonisto (Surplacen venu vi)

Print Friendly, PDF & Email