Esperanto-Magazino N°279

Renkontiĝo kun la Tuluza asocio Action Femmes Grand Sud, poezio kaj informoj pri SEMEO.

Kun Marion, Alex, Moana, Charlotte kaj Antoine.

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

  1. CARINA – Kantu vian sorton! (Carina kantas por vi en esperanto)

>> Kio novas? 

2. LA PASTINA GENERACIO – La pastina generacio (Eksenlime)

>> Renkontiĝo

Renkontiĝo kun la Tuluza asocio Action Femmes Grand Sud, asocio, kies celo estas subteni virinojn pli ol 45-jarajn en sia vojaĝo reen al laboro, aŭ krei entreprenon.

>> Poezio/Legado

Marion legis al ni poemon de Marjorie Boulton : Versareto pri korelativo

Poste, Alex kaj Charlotte legis al ni poemon de Maya Angelou : I know Why the Caged Bird Sings

3. CARINA – Pro kio? (Carina kantas por vi en esperanto)

>> Agendo

  • Espéranto-France proponas al vi interretan kunvenon sabate la 19-an de marto 2022, de 18:00 ĝis 19:30.
  • Komenco de SEMEO ĵaŭdon la 10-an de marto: renkontiĝo kun niaj asociaj partneroj pri la projekto Erasmus+ Reta Edukado Nun en la restoracio-kafejo La Topina.
  • Senpaga Esperanto-malkovra laborrenkontiĝo: Maison des Associations Arnaud Bernard, ĉe 3, rue Escoussières.

pli da informoj ĉi tie

4. JOELLE RABU – La vivo rozas (Esperanto cover La vie en Rose Edith Piaf)

Print Friendly, PDF & Email