Intervjuo kun André Rouget de la integriga asista asocio Le Relais kaj nia subriko Demandu/Demanduez-nous
Kun Moana, Charlotte kaj Marion
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- MUZIKO: MARTIN & LA TALPOJ – Anstataŭ letero (Pli ol nenio)
>> Kio novas?
- Internacia Esperanto-Tago venas!
- UEA rekrutas
- Arkones revenas en 2022
2. ESPO DESPO – Aŭroro (Bosniumas)
>> Renkontiĝo
Ni bonvenigis al la studio André Rouget, kuireja teknika kontrolisto ene de la integriga asista asocio Le Relais.
Krome, ni iris provi la restoracion de la asocio Ô jardin du XV, kaj valoras la ĉirkaŭvojo! Ni ankaŭ ekskursis al la ĝardeno Montplaisir kie estas tre agrable promeni.
Rekta linio de restoracio: 05 61 52 72 72
3. MARTIN & LA TAPLOJ – Silvestro
>> Demandu/Demandez-nous
Ni respondis al la demando de Axel, el Brest: Kio estas Pasporta Servo?
4. STEFO – Imagu (cover Imagine – John Lennon)
>> Agendo
5. IDC – La grizeco (Signoj de viv’)