Esperanto-Magazino N°294

Por la lasta elsendo ĝis Septembro, nia volontulo Alex faris specialan elsendon pri repmuziko – ĝiaj evoluo kaj influaj artistoj.

Kun Alex

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net

Pli da informoj pri la magazino

PROGRAMO :

Ne forgesu aŭskulti la malsupran ludliston de ĉiuj kantoj de la elsendo! Klaku la ligilon apud la kantoj por malkovri la albumon al kiu apartenas la kanto!

1. MF DOOM – Doomsday  (OPERATION: DOOMSDAY)

Alex omaĝas al Daniel Dumile kiu forpasis en 2020. Pli bone konata kiel MF DOOM, li famiĝis pro sia metala masko kaj strangaj tekstoj. Alex parolas pri la kontribuo kaj influo de DOOM.

2. Kanye West – Feedback (The Life of Pablo)

La plej konata artisto de tiu ĉi elsendo, ni ne povas forgesi la influon de Kanye West, la artisto kiu popularigis la uzon de samploj kaj la 808 drum-maŝino.

3. La Pafklik – Facilas (Fek al Esperanto)

En 2005, du parizaj amikoj havis la ideon krei esperantan repgrupon. Pafklik ricevis varman akcepton dum diversaj koncertoj: deko en Francio, en Germanio, en Pollando kaj en Slovakio. La grupo prezentiĝis eĉ antaŭ neesperanta publiko kun granda sukceso.

4. PNL – Onizuka (Dans la légende)

Oni ofte atribuas la famiĝo de nubrepo en francio al la grupo PNL. Nubrepo estas sub-stilo kiu estas pli trankvila, pli malrapida, kaj pli aera ol tradicia repo.

5. Metro Boomin – Ric Flair Drip (Without Warning)

Dum la cifera epoko, programoj por krei muzikon multe pli alirebliĝis, kaj tiu ĉi permesas junulojn krei siajn proprajn kantojn, kaj labori sendepende. Metro Boomin trovis multe da sukceso pro tio, kaj laboris kun diversaj artistoj de Atlanto kaj ili ambaŭ grandigis la kleprepstilon

6. Denzel Curry, Kenny Beats – DIET_ (UNLOCKED)

La duo kiu nuntempe estas la plej forta en la reparo, Denzel Curry kaj Kenny Beats aperigis unikan kaj eksperimentan albumon kaj kroman animacian filmon de la albumo.

7. Rico Nasty, Kenny Beats – Hatin (Anger Management)

Rico Nasty estas artistino kiu apartenas al nova ondo de repartistinoj kiu celas repreni ilian seksecon per siaj tekstoj, kaj kiu celas ŝoki la aŭskultantoj.

8. Dolchamar – Tri Taga Afero (HipHopa Kompilo II)

La finlanda grupo Dolchamar estas konata de esperantujo por siaj rokaj kaj repaj kantoj, kaj siaj dancigantaj ritmoj.

9. Flo Milli – Beef FloMix (Ho, Why is you here?)

Alia repistino kiu provas ŝoki la aŭskultantoj per kreativaj kaj provokigaj tekstoj. Flo Milli remiksis tiun ĉi kanton de Playboi Carti.

10. Cro – Bad Chick (Melodie)

Cro estas germana repisto kiu miksas la repstilon kaj popstilon por krei “Raop” – miksaĵo de la du stiloj!

>> Agendo

Pli da informoj ĉi tie
Kaj ankaŭ per eventaservo.org

Alex finas tiun ĉi elsendon per kanto de 8 marsejlaj repistoj; Sch, Kofs, Jul, Naps, Soso Maness, Elams, Solda, Houari.

11. 13 organisé – Band Organisée

Print Friendly, PDF & Email