En ĉi tiu unua elsendo de 2023, ni intervjuas Floréal Martorell, responsulo de Vinilkosmo, la muzikeldonejo, pri ĝia historio, la abonklubo, la novaj albumoj de 2022 kaj 2023
Invitito: Floréal Martorell
Kun Julie, Daniela, Yentl, Constance, Marion
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO :
01 – ARMEL AMIOT – Mi memoras – (Banĝo esperanto)
>> Kio novas?
- PEPINO-Erasmus-Projekto (pri inkluziveco interalie de blinduloj en eventoj)
- RenKEJtigo (renkontiĝo organizita de la Kataluna Esperanta-junularo)
- Artikolo en Libera Folio pri ChatGPT (babilado retforumo en pluraj lingvoj)
02 – VOJAĜO – Okcitana tarantelo– (Intergalaksia)
>> Renkontiĝo
Kun Floreal Martorell
Pri la kreado de Vinilkosmo
03 – Mikel KLAV – Diferencoj (realeco)
Pri la novaĵoj 2022-2023 ĉe Vinilkosmo, la ludlisto de tiu radioelsendo.
04 – KORVAKS- kiu estas mi (pli kaj plu)
Pri la abonklubo
05 – EKDE TIAM – Paĉjo (Amo kaj perforto)
>> Agendo
Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.
06 – BAROK-PROJEKTO – Kial ne (Veko)