Hodiaŭ ni volas komuniki al vi la artikolon de Arno sur fama verko de Stefan Zweig! Cetere, Arno tradukis tiun libron en esperanto. Se vi deziras legi ĝin, rendevuo tie!
La ŝaknovelo (germane Schachnovelle, france: Le joueur d’échecs) estas rimarkinda novelo de
Stefan Zweig, aŭstra verkisto vivinta en la unua duono de la dudeka jarcento. Estas emfazende ke Zweig estis vera Eŭropano kiu, inter alie, abunde korespondis kun sia amiko Romain Rolland. Rolland kaj Zweig iel estis en la epoko de la Unua Mondmilito la antaŭuloj de la nuna Eŭropa Unio. Romain Rolland plurfoje publike asertis sian subtenon al Esperanto. Zweig verkis multajn eminentajn romanojn kaj novelojn, sed La ŝaknovelo estas kvazaŭ lia testamento, ĉar li memmortigis sin nur unu jaron post kiam li verkis ĝin.
La rakonto estas kvazaŭ aŭtobiografia. La protagonisto, la «ŝakludanto», estas aŭstra advokato, D-ro
B., kiu ekziliĝas al Sudameriko pro la aneksado en 1938 de Aŭstrio far la nazia regno. Kaj fakte Zweig same forlasis Aŭstrion kaj ekziliĝis al Usono kaj poste al Brazilo.
La rakontisto preskaŭ nenion sciigas pri si mem: li nur estas atestanto de la okazaĵoj, hazarde
kunvojaĝanta kun la protagonistoj, kaj li ricevis la konfidencojn de Dro B. pri la antaŭaj okazaĵoj, kiuj
ebligas al la leganto kompreni kiel disvolviĝis la tuta afero.
Sur ŝipo krozanta de Novjorko al Bona Aero, troviĝas iu fenomena ŝakĉampiono kiu ekster la
ŝakludado montriĝas peza stulta senscia senkultura kamparano kaj tiu D-ro B. kiu pro eksterordinaraj cirkonstancoj fariĝis lertega ŝakludanto. Li fakte estis advokato kun nur unu kliento: la aŭstra imperia familio pri kies havaĵoj li zorgis. Kaj kiam la nazioj aneksis Aŭstrion, ili malliberigis lin, ĉar ili celis trudi al li sciigi, kie troviĝas la oro de la imperia familio, por forpreni ĝin. Kaj li estis traktata aparte, ŝajne tre milde, sen suferoj, sen turmentoj, ne estinte devigita al trudlaboroj en penigaj kondiĉoj. Ne, li simple estis gastigata en hotelĉambro. Kaj la turmentado konsistis nur en la senigo de ĉio. En la ĉambro troviĝis nur la necesaj mebloj: lito, seĝo, tablo. Neniun li renkontis. La gardisto kiu alportis al li manĝaĵon aldiris al li neniun vorton. Neniu libro, nek papereto, nek krajono eĉ neniu alumeto por distri sin. Kaj tio daŭris semajnojn. Semajnojn da turmento per nenio.
Iun tagon subite li estas forportita al pridemandado. Ĉar la enketistoj ne sukcesis ekhavi la deziratajn informojn, aliaj pridemandadoj ree okazos en ajnaj neantaŭvideblaj horoj de la tago aŭ de la nokto. La pridemandadojn antaŭas plurhora atendado en atendoĉambro kompreneble senigita de kiu ajn meblo.
Tamen iun tagon okazas miraklo. En la atendoĉambro pendis la manteloj de la pridemandistoj kaj Dro B. aŭdacas palpesplori ilin kaj tie makovras libron, kiun li sukcesas forŝteli, esperante ke li finfine
sukcesos legi iom da literaturo. Granda estas lia elreviĝo kiam li konstatas ke ne temas pri literaturo sed pri teknika libro pri ŝakludo en kiu estas notitaj per simboloj la plej rimarkindaj partioj de la ĉampionoj de la lastaj jardekoj. Komence li furioziĝas pro la elreviĝo, poste li kolizias kun la simboloj kiujn li ne komprenas, kaj fine li sukcesas deĉifri la kodojn kaj – ne havante elekteblecon – li ekstudas la tutan libron. Kaj li trejniĝas reludi la partiojn, unue per figuroj kiujn li kreis el panmolo, kaj poste parkere, «blinde». Kiam li plurfoje reludis parkere ĉiujn partiojn, li ekludas novajn partiojn «blinde» ludante kaj la blankojn kaj la nigrojn, ludante kontraŭ si mem ĝis vera freneziĝo. En freneza krizo li grave vundas sin per vitrorompo. Tiam la nazioj ellasis lin por ke li estu flegata kaj kun la helpo de komplezema kuracisto li sukcesas foriĝi el Aŭstrio.
Dum la krozado sinsekvo de cirkonstancoj kondukas lin defii la mondĉampionon, instigite de
cirkleto da ŝakamantoj kiuj nepre volas vidi ilin ludi unu kontraŭ la alia. D-ro B. gajnas unuan partion
kontraŭ la mondĉampiono, kiu tre malvolonte akceptas sian malvenkon, kaj postulas revenĝon. Kvankam Dro B. sciigis, ke li konsentas ludi nur unufoje, li lasas sin konvinki ludi duan partion. Dum tiu dua partio li travivas frenezan krizon kiun neniu komprenas krom la rakontisto kiu konas la travivaĵojn de D-ro B.
Zweig tre lerte rakontas la tutan aferon, kaj leganto facile povas identiĝi kun la protagonistoj, ĝis
senti la progreson de la freneziĝo pro la cirkonstancoj. Tio estas des pli potenca kiam oni scias ke Zweig memmortigis sin, ne plu eltenante la dramajn historiajn eventojn en la tiama mondo.