Vi trovos la Kio Novas, intervjuojn de Bertilo Wennergen, legadon de infanrakonton, kaj finfine nian agendon!
Kun Marion, Leïla, Tanneguy, Jonathan kaj Leïla.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Programo :
1. ĵoker (albumo :Tro) – ALE KAJ VOJAĜO
>> Kio novas?
- Uzbekia Esperanto-Asocio okazigas la Unuan Internacian TERO-on (Taŝkenta E-Renkontiĝo) kaj publikigis ilian filmon kadre el konkurso “Mia asocio, Mia Urbo”.
- La mila radioelsendo de Pola radio aperis la 29a de Septembro kaj la redakcio invitis Fernando Maia, la vicprezidento de UEA.
- La instruada projekto “Multlingva Akcelilo“ (programo Erasmus+) ebligis la instruadon de Esperanto al lernejaj klasoj en Slovenio, Kroatio kaj en Bulgario.
2. Ardas havena vivo (albumo : Masko) – KAJTO
>> Rekontiĝo
Intervjuon de Bertilo Wennergen, kiu antaŭ nelonge reeldonis sian faman POMEGOn (por aĉeti ĝin : PMEG 2020), plena manlibro pri gramatiko ĉe e@i la asocio por kiu Leïla, kiu gvidas la intervjuon nun volontulas. E@i proponas ankaŭ la PIV, retvortaro.
3. Sokrato (albumo : Kiu semas venton…) – MARAGAN
>> Malfacilaĵoj en esperanto
Denove Bertilo kiu klarigas pri la malfacila uzo de la artikolo la, kaj aliaj malfacilaĵoj kiujn li trafis en la verkado de la nova POMEGO.
4. Aŭtuna bluso – CARINA GERLACH
>> Legado
Ĉisemajne, ni proponas la unuan parton de nova kvarvoĉa legado de La sekreto de la strigo de Diĵono. Ĝi rakontas legendon pri strigo skulptita sur kirko de la franca urbo Diĵono. Malkovru ĝin en nia libroservo!
5. Vi estas la amo – MICHAEL BRONSTEIN
>> Agendo :
6. Evident-Silent’ kaj Migrado (In-Spir’) – MORICE BENIN