Kun Marion, Leïla H, Tanneguy, Jonathan, Ines kaj Leïla M.
Hodiaŭ, post nia “Kio novas”-rubriko, vi aŭskultos intervjuon kun Natalia, pri la abortreguloj en Pollando. Poste, rubriko pri la minimumisma lingvo Tokipono.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin preskaŭ ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, krom lernejaj ferioj kaj iuj festotagoj, en canalsud.net
Pli da informoj pri la magazino
PROGRAMO :
- JoMo – Lernu nun (Jomo Friponas!)
>> Kio novas?
- Nova Esperanto-Sumoo
- La senpaga instruadilo Rakontoj por Esperantujo
- Tradukdatumo por Esperantigi la ludo Among Us
2. KAJTO – La Alarmobremso
>> Renkontiĝo
Intervjuo de Ines, volontulanta en Bjalistoko, pri la abortreguloj en Pollando.
3. LA PORKOJ – Mirinda Mondo (Ŝako)
Prezentado de la lingvo Toki Pona, kun Leïla H.
4. DUDEKSES – Herr Mannelig
>> Poezio/Legado
La dua parto de la kvarvoĉa legado La Strigo de Diĵono. Lastan semajnon, Agata forflugis tra la fenestro de Jakobo…
5. MERLIN – Mia vojo (Por la mondo)
>> Agendo
- Venonta ludvespero
- Retaj kursoj
- Radioamatora konkurso de ILERA
la venontajn eventojn en Tuluzo kaj aliajn lokojn eventaservo.org
6. Esperanto (Jomo Friponas!) JoMo