Esperanto-Magazino n°305

Parolado pri la Esperanto festo, kiu okazis la 4an de Decembro. Intervjuo kun Jonathan pri sia Erasmus+ movado al Nederlando. La rubriko Kuriozaĵoj kun la prezento de Aga magéra difúra, vortaro de imagaj ligvoj, ĉifoje en franca versio. Du poemoj de Marjorie Boulton, kaj pli!

Gasto: Jonathan

Kun Marion, la volontulinoj: Daniela, Julie, Yentl kaj Sarah

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Lernu pli pri la elsendo

PROGRAMO:

01 – ARMEL AMIOT, La vespera vento (Banjo Esperanto)

>> Kio Novas ?

02 – ŜANĜO, Kapricemaj Animoj (Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo)

>> Renkontiĝo

  • Babilado pri la Esperanta festo (4-an de Decembro) kaj la 30 jariĝo de la Esperanto-Kultur-Centro: koncerto, standoj, fotoj kaj bona etoso.

03 – ŜANĜO, Infero ne ekzistas (Ŝanĝo de la vibrado de la terglobo)

>>  Intervjuo

  • Intervjuo en la franca kun Jonathan pria sia Erasmus+ movado al Nederlando.

Vi povas aŭskulti la resumon en Esperanto je la fino de la intervjuo.

04 – JOMO SLAVUMAS, Suneto (Solniŝka)

>> Kuriozaĵoj

Malkovro de la vortaro “Aga magéra diffúra. Dizionario delle lingue immaginarie”. (en franca versio)

05 – SUPERNOVA, Pasio en Katen’ (Supernova)

>> Poesio

Du poemoj de Marjorie Boulton, extraits du recueil Du eL (1985)

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

06 – LA PERDITA GENERACIO, Ĉu timigas la ombro (Ĉiuj ni amegas Usonon) 

Print Friendly, PDF & Email