Esperanto-Magazino N°312

En ĉi tiu epizodo, vi aŭdos intervjuojn kun Martin kaj Eidmanté pri ilia restado ĉe JES komence de 2023. Vi trovos ankaŭ la sekcion “Kuriozaĵoj” kun la temo de la Avatar-lingvo: Na’vi. Poemo de Edwin de KOCK, omaĝo al la esperantista poeto, kiu mortis fine de 2022. Kaj nia agendo por fini.

Invititoj : Martin kaj Eidmanté

Kun : Marion, Daniela, Julie, Yentl kaj Constance

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO :

01 – AMINDAJ– Oni diras (Albumo: Amindaj amas vin)

>> Kio Novas

02 –Tro – Ale kaj Vojaĝo – Raukaj krioj de la ver’

>> Renkontiĝoj / intervjuoj

03 – KAJTO – Masko (Masko)

  • Intervjuo de Eidmanté
  • Intervjuo de Martin

05 – BAROK-PROJEKTO– Sovaĝa Animo (Sovaĝa Animo)

>> Kuriozaĵoj

  • Avatar-lingvo : Na’vi

06 – Jonny M mankas dormo (kreativa)

>> Poezio

  • Poezio: Edwin de KOCK

07 – Miriam Makeba Ten songs for you

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

08 – Armel Amiot – Bangho Esperanto 

Print Friendly, PDF & Email