Kelkaj novaĵoj de la Esperanto-mondo, intervjuo kun David Brunel, organizanto de la lingvoforumo de Tuluzo, kiu okazos la 28-an de majo, kuriozaĵo pri Petr kaj Eva Ginz, du judaj infanoj en Prago dum la Dua mondmilito. Vi ankaŭ trovos nian agendon fine de la programo.
Invitito: David de la asocio Carrefour Culturel Arnaud Bernard.
Kun: Marion, Lenka, KuboF
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
01 – Jacques Yvart – Korto malteze (Invito por vojaĝo)
>> Kio novas
- Alvoko por novaj TEJO estraranoj
- Oficiala inaŭguro de la Esperanto-stacio en Halbo
- Ni savu Esperanto-kursojn ĉe Duolingo – ligiloj de malaperantaj kursoj en la franca, en la portugala, en la hispana
02 – IDC – Berlino sen vi (Propaganda)
>> Renkontiĝo/Intervjuo
Unua parto de intervjuo kun David Brunel, organizanto de la lingvoforumo de Tuluzo, en la franca
03 – Flavio Fonseca kantas Tom Jobim – Unutona sambo
Dua parto de intervjuo kun David Brunel, organizanto de la lingvoforumo de Tuluzo, en la franca
Resumo de la intervjuo en Esperanto
04 – DOLCHAMAR – Ĉu vi pretas? (Lingvo intermonda)
>> Kuriozaĵoj
- Rakonto pri du judaj infanoj en Prago dum la Dua mondmilito. Pli da informoj en la angla.
05 – JOMO kaj MAYOMA – Afriko ne estas vendenda (Mayoma kun JOMO afrikumas)
>> Agendo
Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.
06 – BAROK-Projekto – La plej bona ĉasisto (En nia viv-river’)