Ĉi-semajne malkovru la novaĵojn, aŭskultu nian enigmon kaj niajn rubrikojn pri fivortoj kaj recepto, kaj kiel kutime la agendo por fini.
Kun: Emma, Frico, Etienne, Inés kaj Niko!
Podkasto de la 22-a de aprilo 2024:
Por aŭskulti la podkaston ĉe Jutubo klaku ĉi tie.
Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.
Pli da informoj pri la elsendo
PROGRAMO:
1- Barok Projekto – La plej bona ĉasisto (Jen nia Viv-River’)
>> Kio novas
- 14-a eldono de la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn“
- Manifestacio kontraŭ la planata autoŝosejo A69 de Kastro al Tuluzo
- Merkatika trejnado de Enric Baltasar
2- Eterne Rima – Samideano (Samideano)
>> Rubriko enigmo
3- Inicialoj D.C. – La fina venk’ (Signoj de Viv’)
>> Rubrikojn pri fivortoj
4- Frico – Animo
>> Recepto
5- La perdita generacio – Ubuntu (Ĉiamen plu)
>> Agendo
- De la 26-a ĝis la 29-a de aprilo, RETOSO, la reta evento de Tejo
- La 4-an de majo, BEMI eksursego, de la kapitolo de Tuluzo ĝis la fonto de la rivero Tuŝ
- La 2-an de majo, kunsido kaj manĝo-klaĉo en L’Envolée
- La 23-an de aprilo, Lingvokafejo en trinkejo Le Cactus
6- Dolchamar – Ni festis unu nokton (Trajn’ nenien)