Esperanto-Magazino N°380

Invitita : Anna, eks-volontulo de Esperanto-Kultur-Centro kaj membro de la organizteamo de la venonta IJK.

Kun : Marion

Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti nin du lundojn ĉiumonate de la 20a ĝis la 21a vespere, sur canal sud 92.2 MHZ aŭ sur canalsud.net.

Pli da informoj pri la radioelsendo

PROGRAMO :

01 – MÔRICE BÉNINMaristoj de l’ ter’ (In Spir’)

>> Kio novas?

02 ARMEL AMIOTAmikeco (Dezertoj)

>> Intervjuo, renkontiĝo

kun Anna, eks-volontulo de Esperanto-Kultur-Centro kiu rakontas pri sia partopreno en la renkontiĝo JES en Germanio, kadre de nia Erasmus+projekto

03 – MARTIN KAJ LA TALPOJ – Jarfino (Ruinoj)

kun Anna, eks-volontulo de Esperanto-KuUltur-Centro post parto de sia volontulado en Katalunio partoprenas nun en la organizo de IJK kiu okazos apud Barcelono, de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026.

04 – KAJ TIEL PLU – Je l’unua (Je la kvara)

>> Poezio

Le dormeur du val

C’est un trou de verdure où chante une rivière
Accrochant follement aux herbes des haillons
D’argent ; où le soleil, de la montagne fière,
Luit : c’est un petit val qui mousse de rayons.

Un soldat jeune, bouche ouverte, tête nue,
Et la nuque baignant dans le frais cresson bleu,
Dort ; il est étendu dans l’herbe, sous la nue,
Pâle dans son lit vert où la lumière pleut.

Les pieds dans les glaïeuls, il dort. Souriant comme
Sourirait un enfant malade, il fait un somme :
Nature, berce-le chaudement : il a froid.

Les parfums ne font pas frissonner sa narine ;
Il dort dans le soleil, la main sur sa poitrine
Tranquille. Il a deux trous rouges au côté droit.

La dormanto de la valo

Jen tru’ en verdo, kie kantadas flu’ rivera
Kaj al herbar’ freneze ĉifonojn kroĉas ĝi
arĝentajn, kaj la suno, de la montar’ fiera,
brilegas : eta valo, ŝaumanta de radi’.

Soldato, buŝmalferma, nudkapa juna bubo,
banante sian nukon en freŝa, blua kres’
jen dormas, sterniĝinte sur herboj, sub la nubo,
en verda lito, pale, dum pluvas lum’ sen ĉes’

En junko la piedoj, li dormas. Kaj kiele
infan’ malsana, ride, jen sonĝas li miele,
natur’, lin lulu varme : li frostas sub la Blu’.

Nazlobojn liajn ne plu vibrigas florodoro,
li dormas, sub la suno, la mano sur la koro,
trankvile. Dekstraflanke jen ruĝaj truoj du.

Pri Arthur Rimbaud
Pri Kalman Kalocsay (la tradukinto)

05 – VOJAĜO – Eĉ unu muron (La nova ĝardeno)

>> Agendo

06 – BAROK-PROJEKTO – La plej bona ĉasisto (Jen nia viv’ river’)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *