En novembro, la Esperanto-kultur-centro sekvis la Esperanto-Sumoon. Por tio, ni malfermis voĉan cambron en nia discord-servilo kaj proponis al partoprenantoj, renkontiĝi, por diskuti pri iliaj libroj kaj kuraĝigi unu la alian.
Kio estas Esperanto-sumoo?
Kompreneble, ne eblas lukti interrete, ni ne luktis. Ni legis.
Esperanto-Sumoo estis elpensita por ke esperantistoj legu esperantajn librojn. Antaŭ la aranĝo ni elektas libron, kiun ni legos kaj decidas kiom da paĝoj ni legos ĉiutage. Se ni plenumas nian tagan taskon, ni havas unu venkon. Tiamaniere ni luktadas 15 tagojn. Sumooistoj en Japanio luktas kontraŭ aliaj luktistoj, sed ni esperantistoj luktas nur kontraŭ malfortoj de sia propra personeco.
Recenzetoj
Ines:
“Mi decidis legi Lasu min paroli plu de Claude Piron. Ĝi kompletigas la faman lernolibron Gerda malaperis, kaj en ĝi troviĝas ĉirkaŭ 30 mallongaj rakontoj. Ĉar mi jam ne plu estas komencanto, por mi estis la legado facila, eble iom enua kaj mi ne finis la legadon. Ĉu mi devus esti pli ambicia venontfoje? Eble. Sed mi vere konsilus tiun libron al komencanto, ĉar la mallongeco de la rakontoj estas rekompenca, kaj la rakontoj agrablaj”.
Marion:
“Mi decidis legi Hodler en Mostar de Spomenka Ŝtimec ĉar mi ŝategis ŝian libron “Ombro sur interna pejzaĝo”, kiun mi legis antaŭ 10 jaroj. Ĝi ne estas tro dika kaj enhavas tridekon da mallongaj ĉapitroj. Mi retrovis la belegan stilon de la kroata aŭtoro. La rakonto sekvas la paŝojn de modelino de Ferdinand Hodler, Jeanne, de Svislando ĝis Bosnio, tra Usono kaj Kanado, de la fino de la 19a jarcento ĝis la dua mondmilito. La aŭtoro bone priskribas la intimajn sentojn kaj pripensojn de la roluloj sed ankaŭ la etoson de la diversaj lokoj kie loĝis Jeanne. Aperas kelkaj mencioj pri la fama esperantisto Hector Hodler, nome la filo de Ferdinand, kaj ankaŭ pri aliaj interesaj historiaj eventoj. Mi aparte ŝatis la partojn pri Bosnio kaj Mostar kie mi jam plurfoje vojaĝis. Mi malŝatetis ke en la libro estas kelkaj mistajpoj, indus iam reeldoni tiun belegan verkon!”
Leïla M:
“Mi ŝatis la defion, kvankam mi ne finis ĝin ! Mi ne estas tre konkuradema, mi simple ĝojas trovi impeton por aferoj, doni al mi celojn (mi estas sekvanto de “listo da farendaĵoj”). Pro tio mi kredas ke registri en la oficiala konkurso povas esti fervorigata por tiuj kiuj amas konkuradon, alie tio estas bona okazo nur persone komenci projekton. Mi ne povis legi iomete ĉiutage, simple ĉar mi neniam laboris tiel. Ĉiujn 3/4 tagojn, mi legis dek paĝojn por atingi la celon. Finfine mi ne sentis la malfruon, mi ne premis min. La konstruado en fablo de mia libro helpis min integri vortprovizon kaj gramatikon, ĉar la fabeloj estas punktitaj de motivoj sinripetantaj. Ĝi donas ritmon al la legado, revivigas memoron kaj donas kontentigan senton de progresado, ĉiu motivo variante pli je ĉiu apero. Ĉi tiu speco de rakonto celita al infanoj estas perfekta por lernantoj!”
Leila H:
“Mi satis partopreni la sumoon! Estis granda defio por mi, ĉar mi havis la libron ekde kelkaj monatoj kaj mi neniam legis ĝin. Mi elektis la libron Tinĉjo: la templo de l’ suno ĉar mi ŝatas bildstriojn! Mi ŝatis la libron, sed kelkfoje, ni bezonis legi la antaŭan libron por kompreni. Honeste, mi ne legis ĉiutage, simple, ĉar mi legis kiam mi volis, kelkajn tagojn mi legis 30 paĝojn, kaj kelkfoje neniun. Dum mia legado, mi lernis novajn Esperantistajn vortojn. Kelkfoje, mi provis diveni ilin sed tamen kelkfoje mia amiko la vortaro helpis min!.”
Tanneguy:
“Mi decidis legi Paĉjo, kio estas rasismo? de Tahar Ben Jelloun. Ĝi estas traduko el la franca kaj malgranda libro de 52 paĝoj. Mi tre ŝatis tiun libron, ĝi estas facile legebla (kvankam mi ofte bezonis mian esperantan vortaron). Ĝi rakontas pri dialogo inter Tahar Ben Jelloun kaj lia filino pri rasismo. La aŭtoro prenas la tempon por pacience klarigi vortojn kaj konceptojn nekonatajn al sia infano. Mi pensas, ke tio estas bona libro por komencantoj, ĉar ofte estas paŭzoj kaj la pritraktataj konceptoj ne estas tro kompleksaj, mi rekomendas ĝin al ĉiuj.”
Ĝonatan:
“Mi decidis legi la movadan libron Sed homoj kun homoj, de Ziko Marcus Sikosek. Temas pri la 100 unuaj Universalaj Kongresoj ekde la unua en 1905.
Mi trovis multe da interesaj anekdotoj. Mi rekomendas tiun libron por tiuj, kiuj havas intereson en la Esperanta movado. “
Ugo:
“Kadre de la defio “Sumoo”, mi legis la libron: Manifesto de la Sennaciistoj skribita de Eugène Lanti.
La libro estis vere interesa, kaj instrua. Kiel la titolo sugestas, ĝi prezentas la sennaciismon. Tiu “-ismo” estas esence ligita al Esperanto, kaj ĝi reprenas plurajn ideojn de anarkiismo. Mi pensas ke ĉiu esperantisto aktiva en nia movado, kaj interesata pri siaj rilatoj kun aliaj kulturoj, devus legi tiun libron aŭ almenaŭ informiĝi pri tiu pensmaniero. Ĝi provas klarigi kiel kaj kial ni devus starigi mondskalan malkonstruon de la nacioj, per klasbatalo organizita de ĉiuj laboristoj en la mondo.
Kion mi trovis vere interesa estis la fakto ke li oponis tiun sennaciismon al internaciismo. Internaciismo estas laŭ mi la plej komuna opinio tra Esperantujo: estas la volo vidi ĉiujn popolojn egalajn, same reprezentitajn, sen sur- aŭ subpremo ia ajn.
Mi pensas ke plejparto de la ularo kiu lernas Esperanton proksimiĝas pli malpli al tiu ideo, sed legi ĝian difinon en iu libro, kaj oponi ĝin al aliaj ideoj helpas konscii kaj pripensi tiun nepensitan bazan postulon.
Lanti kaj la sennaciismo tute ne konvinkis min, sed ili helpis min ekpripensi pri internaciismo, internacieca kulturo, laborista solidareco per Esperanto, kaj pro tio mi dankas ilin.”
Françoise:
“Kadre de la evento Esperanto–Sumoo, en novembro, mi legis la libron La viro el la pasinteco de Julian Modest (Georgi Millhalkov). Tiu aŭtoro, bulgara, naskiĝis en Sofio en 1952. Li komencis lerni Esperanton en 1973 en la Universitato. Poste li loĝis en Budapeŝto kaj li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. Tiu libro, eldonita en 2017, enhavas 23 novelojn originale verkitajn en esperanto. La titolo rilatas kaj estas la tiu de la unua noveleto. Mi ne kutimas legi novelaron en la franca, okazis iafoje en la hispana kaj en Esperanto. Mi trovis legadon de ĉi tiu novelaro tre interesa kaj plaĉa ĉar :
Unue, por mi ĝi estis facile legebla ĉar ĉiuj frazoj estas mallongaj sed tamen precizaj kun riĉa vortprovizo. Due, mi estis impresita pro la stilo kaj majstrado de rakontkonstruado de la aŭtoro ĉar ĉiu noveleto estas tre mallonga (3 aŭ 4 paĝoj plejparte, maksimume 7) sed la leganto estas tre rapide envolvita en la historio, en la kunteksto, en la vivo de la protagonistoj kaj en la intrigo. Trie, mi ankaŭ ŝatis la temojn de ĉiuj rakontoj kiuj estas tre diversaj. Multaj rilatas al homoj ofte junuloj, kiuj ne havas facilan vivon aŭ kiuj troviĝas en komplikaj, dramecaj aŭ surprizaj situacioj. Sonĝoj, espero, amo, ofte ĉeestas en la rakontoj.
Do, pro ĉiuj ĉi tiuj kialoj mi rekomendas tiun libron.”