Antaŭ pli ol monato (antau la hejmrestado) mi vizitis la kinejon por spekti “Josep” kadre de la festivalo Cinespaña ( festivalo pri hispanaj filmoj ).
Tiun historian animacifilmon reĝisoris Aurel, desegnisto. Ĝi estas lia unua filmo.
La filmo komenciĝas en februaro 1939. Tiam estas la fino de la hispana enlanda milito kaj superŝutita de la inundo de respublikanoj fuĝantaj de la armeon de Franko, la franca registaro parkis ilin en koncentrejoj. Du viroj apartigitaj per pikdrato amikiĝos. Unu estas policano, la alia estas desegnisto.
Danke al la ligoj forĝitaj inter tiuj du roluloj, ni povos sekvi la evoluon de la vivkondiĉoj de Josep Bartoli (la desegnisto) en la koncentrejoj kaj poste en la vivo, kiun li decidos pasigi poste, en Meksiko kaj Usono.
desegnaĵo de la koncentrejoj farita de Josep Bartolí
La filmo estas sufiĉe perforta, morto, seksperforto kaj nesalubreco enestas kaj sentigas al ni la suferon de la vivo de la rifuĝintoj; ĝi estas malkaŝe politika kaj kreas ligojn inter hieraŭ kaj hodiaŭ. Kiel tiuj viroj kaj virinoj parkitaj en koncentrejoj en la 1930-aj jaroj, la nuntempaj migrantoj same fuĝis kiel ili povas, de teritorioj en milito al eŭropa promesita lando, por fine perei en Mediteraneo aŭ loĝi en improvizitaj tendaroj, kies nesalubreco obeas la saman malhomecon kiel en la koncentrejoj de 1939.
Ĉi tio estas grava filmo, ĉar ni ne devas forgesi tiujn eventojn de nia lastatempa historio kaj tamen tro malmulte konataj.
Tiu filmo ankaŭ ebligis min interesiĝi pri alia hispana rifuĝinto de la enlanda milito, Jaume Grau Casas, kiu loĝis de 1939 ĝis 1944 en la koncentrejoj kaj verkis taglibron pri sia vivo. Jaume estis kataluna esperanto kaj pro cenzuro li ne povis verki nek katalune nek esperante (li revenis por loĝi en Hispanio post la milito), sed ĝi estis tradukita en esperanton de la hispana poeto Miguel Fernandez sub la titolo “Tagoj kaj ruinoj”. Bone dokumentita libro, kiu rakontas precipe, kiel Esperantista interhelpo ebligis al Jaume Grau Casas pluvivi malgraŭ malsato, malvarmo kaj mistraktado. En la libro ankaŭ troveblas kelkaj desegnaĵoj de Josep Bartoli.
Vi povos spekti “Josep” kiam la kinejoj remalfermiĝos kaj vi povos trovi la libron “Tagoj kaj ruinoj” en nia reta libroservo je la prezo de 22 € https://toulouse.occeo.net/produit/tagoj-kaj-ruinoj/