Koncerto de itala esperanta harpisto Klarisa

Koncerto de itala esperanta harpisto Klarisa

When

11/03/2023    
20:00 - 21:00

Where

La Topina
Place lange, Toulouse, 31300

Event Type

Map Unavailable

Kadre de SEMEO, la Esperanto-semajno de Tuluzo okazos koncerto de la itala esperanta harpisto Klarisa.

KLARISA (Clarissa Sabatini) estas 23-jara plurinstrumentista kantaŭtorino.
Ŝi komencis ludi klasikan pianon kiam ŝi estis sepjaraĝa kaj sekve plulernis ludi perkutinstrumentojn dum multaj jaroj. Tiel ŝi studis drumadon , tamburojn diversajn, kongaojn, ĝembeon, harpon kaj kantadon.

Klarisa ankaŭ ludas etnajn instrumentojn kiel Koraon, ŝtaldrumon, darbukon, tablaon, kaj pli.
Pro ŝia pasio por Afriko, ŝiaj kantoj estas plejparte en la svahila sed ankaŭ en la franca, hispana, zulua, kaj plej laste en esperanto.
Ŝiaj kantoj ampleksas multajn ĝenrojn inspiritajn el diversaj kulturoj de Afriko ĝis Oriento, pasante ankaŭ tra regeo kaj latinamerikajn influojn.

“Klarisa malkovris esperanton fine de 2021 kaj uzas ĝin kiel ponto inter la diversaj muzikkulturoj por plenumi propran kaj personecan muzikstilon kiu lokiĝas inter mondmuziko kaj popo.
Ŝia renkonto kun la esperanta sendependa muzikeldonejo Vinilkosmo donis al ŝi la emon krei esperantan repertuaron el siaj kantoj per helpo kaj kunlaboro de esperanto-adaptistoj kiel la italoj Giuseppe Castelli kaj Pier Luigi Cinquantini kaj la hispano Miguel Gutierrez (Liven Dek).
La frukto de tiu kunlaborado prezentiĝas en ŝia unua esperanta albumo « Ludu kaj kantu » en preparado por bit-eldono ĉe Vinilkosmo.”

 

Print Friendly, PDF & Email

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.