Okaze de SEMEO 2022 kaj la renkontiĝo Erasmus+ REN, ni akceptos partoprenantojn el Kroatio, Italio kaj Pollando.
Ni proponos interkulturan kaj afablan renkontiĝon kun legado de poezio de niaj gastoj, kaj membroj de aliaj tuluzaj kroataj kaj polaj asocioj kiuj ŝatus diskonigi poezion en siaj diversaj lingvoj.
La partoprenantoj proponos legadon en diversaj lingvoj kiel la kroata, la pola, esperanto, la franca, la itala kaj la okcitana. La celo estas valorigi niajn kulturojn kaj lingvojn, sed ĉefe ĝui poezion kune.
Kunportu viajn plej ŝatatajn poeziojn!