Kelkaj el la partoprenintoj en la lasta manĝo-klaĉo
Vendrede, la 6an de junio, okazis la jam tradiciaĉiumonata manĝo-klaĉo,ĉi foje en Belcastel, en la departemento Tarno.
Al ĝi venisĉirkaŭ 11 homoj el laĉirkaŭaj vilaĝoj kaj el Tuluzo kiuj tre gaje kaj ĝoje je la ritmo de la vinoj manĝis kaj babilis kaj ankaŭ krokodilis malgraŭ miaj fojfojaj admonetoj. La etoso estis tre bona kiel kutime, ne mankis ridoj, ŝercoj, anekdotoj, ”seriozaj” debatoj, alkoholaĵoj kaj la sekvaj kaj hezitoj pri stirado al Tuluzo je la noktomezo.
La manĝo-klaĉoj estas okazo praktiki esperanton, renkonti malnovajn amikojn el la regiono aŭ konatiĝi kun aliaj. Dum la manĝo-klaĉoj oni manĝas kaj trinkas kionĉiuj portis. Kutime ili okazas unufoje monate, dum la unuaj tagoj de la monato, kutime en malsamaj lokoj.
Se vi interesiĝas pri partopreno, ne hezitu kaj aliĝu al la sekva julia manĝoklaĉo!