La 31an de majo ses esperantistoj kaj de Auterive kaj de aliaj lokojĉeestis babil-manĝonĉe Mari-Do kiu preparis tre bongustan pladon (faboj kaj kvinoo) kaj ankaŭ la aliaj amikoj portis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ni multe babilis kaj diskutis pri multaj aferoj, kaj esperantaj kaj ekstermovadaj. Kaj jam iom malfrue ni ĝisisĉar matene frue kvar esperantistoj planis ekskursi en la Pireneoj.
Laŭ la veterprognozo, dum la ekskursa tago, ne pluvos, kaj ĝi tute pravis! Ni iris kvarope al Col de la Core,ĉe la Pireneoj kaj nia celo estis bela travidebla lago, nomata étang d’Ayes. Kvankam komence venis malvarma vento, la supreniro de montetoj varmigis nin tuj. La ekskurso estis sufiĉe agrabla, kvankam iom laciga kaj mi povas diri ke eĉ iom danĝera. En la lastaj tagoj multe pluvis kaj la vojetoĉe la montoj estis tre mallarĝaj kaj glitaj kaj estis akvofalo kun tre impona akvotorento pro la akviĝo de la ankoraŭĉeestanta neĝo kaj ni devis transiri ĝin.
La ekskurso estis bone profitataĉar mi uzis la okazon por instrueti esperanton survoje, Klotilde montris sian sperton pri la sovaĝaj plantoj kaj ni eĉ gustimis kelkajn el ili kaj Mari-Do, la spertulino pri montaraj ekskursoj, gvidis nin tra la vojoĉar kelkaj lokoj ne aspektis sekuraj kaj Serĝo impresis min, pro sia vigleco kaj sen uzado de irbastonoj li lerte elturniĝisĉiam kvankam lia ofta ripeto pri sia aĝo. Je la fino de la ekskurso ni vizitis la esperantistojn de Arrout, malgranda vilaĝo kun nur sesdeko da loĝantoj, kaj dum eble duonhoro ni konatiĝis, diskutis kaj adiaŭis ĝis la venonta somera staĝo okazontaĉe ili. Plej bele por mi estis la afero atingi vilaĝon ie kaj saluti kaj ekparoli esperante tute nature. Mi esperas ke tio estos la estonteco.
Mi esperas ke la “nepoj nin benos” kiel iam diris Zamenhof. Mi mem povas diri ke la semajnfino estis sukcesa pro la agrabla esperanta etoso kaj afabla gastigo en Auterive en kies esperanta medio mi restis apud nekredeblaj homoj.
Se vi ankoraŭ ne aliĝis al tiaj ekskursoj, mi rekomendas vin partopreni, vi ja ŝatos.
Fotoj : La startpunkto kaj celo de la ekskurso dimanĉa.