Nia asocio zorgas pri homaj kondiĉoj. Hodiaŭ, ni volas prezenti al vi asocion kiu bezonas helpon por sukuri infanojn en Gvineo.
Teodoro HABA estas la prezidanto de la asocio “Maison de la Guinée 31”, kiun ni povas traduki en esperanto “Gvinea-Domo 31” celas plibonigi edukadon de infanoj.
La asocio estas membro de la kolektivo “CRAF” (Kolektivo de zorgantoj kaj amikuloj de Fria). Tiu kolektivo kreis la projekton “Fria FE Sano kaj Sporto”. Ĝi strebas repovigi sanan centron de la urbo Fria per donaco de medicinaj kaj sportistaj ekipaĵoj.
Por Teo, estas tre grava afero ĉar li kreskis en Fria kaj tiutempe, li havis sufiĉe da materialo por bone lerni. Nun, la lernejoj ne plus havas rimedojn por bone instrui al infanoj, kaj la sancentroj ne plu havas materialon por kuraci malsanulojn.
Se vi volas kaj povas helpi la asocion, ĝi bezonas sanan kaj sportan materialon, aŭ ĉio rilate al kulturo. Se vi ne havas materialon, sed volas partopreni, monkolektado estas rete.
Informoj pri la asocio:
Retadresso: lamaisondelaguinee@hotmail.com
Telefonnumero: 06 41 40 37 45
Venontan lundon, la 30an de Oktobro, ni ricevos Teo en nia radioelsendo de la 20-a ĝis la 21-a. Se vi volas koni pli pri sia asocio, aŭskultu nin en canalsud.net aŭ sur 92.2 !
Jen kelkaj fotoj rilate al la asocio: