Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Ines en Bjalistoko

28/09/2020 Ines Blogo

Saluton! Cześć! 

Mi estas Ines, volontulino en la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo, en Francio. Kadre de franca programo, la civita servo, mi nun volontulas ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo, en Pollando. Mi alvenis antaŭ 3 semajnoj, kaj restos ĝis la mezo de decembro. BES kutimas bonvenigi volontulojn, ĉar ĝi kutime invitis volontulojn kadre de Eŭropa volontulado, ĝis 2019.

Kio okazas ĉe BES? La societo organizas ĉiun jaŭdon konversacian klubon, por babiladi kaj ludi esperante. De oktobro denove okazos lingvo-kafejoj (alportita tie de Christophe, antaŭa volontulo el Tuluzo!), sed ankaŭ kursoj de Esperanto.

BES estas aktiva eldonisto de libroj en Esperanto. Kaj nun eblas aĉeti librojn ankaŭ sur la retpaĝo de la societo! Mi fakte kreis retan libroservon por la societo, kaj tre fieras pri ĝi. Estis multe da laboro : kalkuli ĉiujn librojn, listi ilin en kategorioj. Poste, batali kontraŭ WordPress por krei la vendejon, kaj aldoni mane ĉiujn varojn. Mi ankaŭ plibonigis la ĝeneralan aspekton de la retpaĝo, kaj aldonis eblon krei eventojn sur ĝi. Do mi nun tute regas WordPress 😀

Pierogi estas tradicia pola manĝaĵo, kaj mi absolute estas obsedita pri ili. Se vi vizitas Pollandon, nepre provu pierogi haha

Bjalistoko estas la urbo kie naskiĝis Zamenhof, la iniciatoro de la lingvo Esperanto. Tie troviĝas multaj monumentoj kiuj rilatas al Esperanto aŭ al Zamenhof. Tamen, mi parolis kun multaj ne-esperantistaj bjalistokanoj kaj ili kelkfoje eĉ ne scias kio estas Esperanto. Estas bedaùro ke la historio de la lingvo ne estas instruita en la lernejoj.

Nu, mi skribos denove ĉi-tie post unu monato!

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Alvoko por novaj volontulejoj
Sekva afiŝo:Leila en Partizánske !

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Objavte esperanto Objavte esperanto 1,50€
  • Interŝanĝo de Riz-semoj Interŝanĝo de Riz-semoj 1,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.