(Lire l’article en français sur cet atelier)
Françoise rakontas siajn spertojn pri gvidado de pluraj infanatelieroj pri Esperanto en Tuluzo.
En 2016 kaj 2018, mi organizis kaj gvidis infanatelierojn. La celo de tiuj atelieroj estis malkovro de la universala lingvo per ludoj por infanoj 9- ĝis 11-jaraj kaj ili okazis du merkredojn posttagmeze dum la libera tempo en la loko « Centre de Loisirs, route de Blagnac ». La volontuloj de la E-asocio de Tuluzo akompanis min, la unuan fojon mi estis kun Jacques, la duan fojon kun Olivia.
Ĉijare komence de februaro, mi provis novan sperton kun mia amikino Denise, kiu interesiĝis por gvidi atelieron en signolingvo. Ŝi estas edukistino por surdaj infanoj. La direktorino de la « ALAE » Véronique, de la sama lernejo proponis, ke ni gvidu du atelierojn samtempe, unu en Esperanto, la alian en signa lingvo.
Do, ĉiu preparis kaj organizis sian infanatelieron kaj gvidis ĝin (kun grupoj de 10 infanoj) kvarfoje dum unu horo, post la tagmanĝo.
Mi proponis preskaŭ la samajn ludojn, kiel la lastan fojon sed mi uzis novan materialon faritan de Marion kaj Alice (nuntempa voluntulo en EKC). La koloraj bildoj kaj kartonaj etikedoj kun la vortoj skribitaj estis pli grandaj kaj belaj. Dum la ateliero, kun la diversaj ludoj, la infanojn devis:
– saluti kaj prezenti si mem en Esperanto
– malkovri la signifon de vortoj trovante la originon
– malkovri la nomojn, kiuj finiĝas per “-o”, adjektivojn per “-a”, la prefikson “mal-” la sufiksojn “-in-” kaj “-id-”
– ludi per la nombroj.
Dum tiu semajno nomata “semajno de la originalaj lingvoj” la infanoj povis aliĝi por la Esperanto-ateliero aŭ por signlingvo-ateliero kaj pluraj elektis ambaŭ. Do, por la lasta tago, ni decidis proponi komunan atelieron. Ni preparis novajn ludojn kun ambaŭ lingvoj, elektante ĉirkaŭ dudek komunajn vortojn kaj uzante la bildojn, la etikedojn kun la vortoj skribitaj en Esperanto.
Ni miksis la infanojn kaj formis grupon de 20. En tiu ateliero, la infanoj salutis, prezentis sin mem kaj ludis per ambaŭ lingvoj. Ekzemple:
– unu grupo de infanoj devis trovi la vortojn legitajn de aliaj en Esperanto kaj traduki ilin en signolingvon ;
– ĉiu infano ricevis vorton en Esperanto aŭ en signolingvo kaj devis trovi la infanon, kiu havis ĝian ĝemelan vorton kaj montri la paron ;
– ni montris bildon kaj la infanojn devis tre rapide diri la vorton aŭ en Esperanto aŭ en signolingvo ktp.
En tiu lasta ateliero la infanoj tre aktive partoprenis. Ili devis rigardi, aŭskulti, memori ktp.
Ili memoris facile kaj rapide en ambaŭ lingvoj kaj diris, ke ili multe ŝatis la atelieron.
Mi ankaŭ ŝatis proponi tiun atelieron en Esperanto ĉar la infanoj malkovris ne nur iom da funkciado de la lingvo sed ankaŭ ĉar ili volis lerni pli da vortoj aŭ mallongajn frazojn. Ili ankaŭ petis multajn informojn pri la lingvo : “kiu parolas esperanton?, kie ?, kial?…” Unu knabino diris dum la bilanco: “esperanto estas universala lingvo!” Ŝi aŭdis tion mi pensas, kiam la teamo prezentis la atelieron kaj ŝi bone memoris.
Mi ŝatis tiun novan sperton kun la signolingvo ankaŭ ĉar ĝi okazigis multajn interesajn interagojn en la grupo de infanoj kaj en la teamo de edukistoj. Pluraj personoj de la teamo de la ALAE venis por observi, partopreni, foti kaj filmi. Ili tre intereŝiĝis kaj volis, ke la infanoj parolu pri sia sperto al aliaj en la lernejo, uzu kelkajn vortojn aŭ signojn…
Gratulon pro tiu laboro ĉe ALAE de Tuluzo ! Ankaŭ pro la kombino kun Signo-lingvo.