Quentin kaj Leila intervjuis la antaŭajn volontulojn de EKC. Kio estis ilia sperto kun Esperanto antaŭ ilia volontulado, kaj nun? Kion ili lernis dum ĝi ? Kion ili faros post ĝi ?
Malkovru la radiointervjuojn en Esperanto de Ugo, Simon kaj Anne sur Jutubo. Subtekstoj en la franca kaj en Esperanto baldaŭ disponeblos.
“Iri en JES, en Pollandon, estis la plej bona sperto. Tio estas nedubinda.”
Ugo
“Renkonti tion da homoj helpas vin vidi la mondon pli grande.”
Anne
“Ni vere havas ŝancon disvolvi niajn kompetencojn, kaj sekvi niajn interesojn.”
Simon.e