Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Julie en Halbe

19/04/2023 Julie Blogo

Saluton, 

Mi estas Julie, volontulo ĉe EKC ekde septembro 2022. Mi estis en Tuluzo ĝis fino de Marto ! De merkredo, mi estas en la Esperanto-stacio en Halbe. Do jam unu semajnon ! Mi tute ne parolas (ankoraŭ) la germanan sed mi provas aŭskulti. Mi renkontis Ralf kiu administras la Esperanto-stacion. 

Halbe
Halbe
Halbe
La Esperanto-stacio

Kio estas Esperanto-stacio? Vi eble demandus vin. Ĝi estas malnova stacidomo en la urbo Halbe, kiun Ralf kaj aliaj tute renovigis! Nun la stacio enhavas multajn ĉambrojn kaj du etaĝojn kiuj povas gastigi vizitantojn. Do se vi planas veni al Berlino, ne hezitu veni vidi nin! La Esperanto-stacio estas kultur-centro, do estas ankaŭ jogo-kursoj, danckursoj, foje lingvokursoj, ĉio dependas de la programo. Kiel vi komprenis, estas apud Berlino. Halbe estas urbeto, kiu tamen havas sian propran lagon. Por printempo kaj somero, tio estas bonege. 

La lago estas nur kelkajn minutojn piedire for. (Mi planas naĝi tie baldaŭ). 

Ĝi estas perfekta loko inter la kamparo kaj la ĉefurbo. Mi jam havis la ŝancon promeni ĉirkaŭ Berlino. Mi ankaŭ partoprenis ludan posttagmezon en kafejo kun aliaj esperantistoj.

Urbodomo
Neptuno Fonto
Katedralo

Jen do mia resumo post unu semajno en Germanujo, ĉe Esperanto-stacio. Mi informos vin baldaŭ pri la sekvo de mia aventuro.

Ĝis!

Julie

Print Friendly, PDF & Email
volontuloj-rakontas

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Semajno en Bretonio
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°319

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Spite al ĉio Bosnio Spite al ĉio Bosnio 9,00€
  • Baza Literatura Krestomatio Baza Literatura Krestomatio 27,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.