Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

KEKSO 2023 en Braunschweig

19/06/2023 Constance Blogo

Antaŭ kelkaj semajnoj, 3 volontuloj de EKC partoprenis sian duan Kekson. Jam! Ĉu vi memoras kio estas tio? Eble jes, eble tute ne!

Jen memorigo! KEKSO estas renkontiĝo por junuloj inter 16 kaj 27 jaraĝaj. Tiu renkontiĝo estas organizata de GEJ dufoje jare. En tiu renkontiĝo partoprenas esperantistoj kiuj devenas el diversaj landoj sed ĉefe el Germanio.

La renkontiĝo daŭris 3 tagojn kun surloka programo kaj poste estis planitaj ekskursoj en diversaj urbo.

Samtempe, en la sama urbo okazis ankaŭ la germana kongreso. Ĉi- jare ĝi estis jubilea ĉar estis la 100a Germana esperanto-kongreso.

Tie, ni estis bonŝancaj partopreni la inaŭguron, kiu okazis en la antaŭa urbodomo de Braunschweig! Dum tiu ĉi inaŭguro, ni aŭskultis la malferman diskurson kaj tuj poste okazis koktel-trinkado.

Plafono de la urbodomo dum la Germana Kongreso

Ni havis liberan tempon por viziti la urbon, kie estis ĉarma urbo centro kun multaj ekspozicioj kaj tre agrabla parko. Tie ni multe promenis kaj ludis SKYJO. ( Se vi scivolemas pri kio estas, mi konsilas al vi informiĝ!)

Kadre de la germana kongreso, ni ankaŭ partoprenis mojosan koncerton kun dancgrupo de junuloj ; Unu el ili dancis tangon.

Poste koncertis Kjara. Ŝi kantis en Esperanto sed ŝia denaska lingvo estas la itala. Ŝi tradukis diversajn famajn italajn kantojn en esperanto sed ŝi ankaŭ verkis kelkajn kantojn rek en esperanto. Antaŭ nelonge Kjara venkis “eŭrovidon” de minorigitaj lingvoj!

Poste ni dancis kaj multe ridis! 

Tie, mi malkovris tre bongustan tramaĵon el Malaisio.

Estis organizita lingva festivalo ekstere en la urbocentro kie ĉiuj partoprenantoj devis kunpreni dolĉaĵojn aŭ manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el sia lando por malkovrigi ilin al aliaj. Ni surmetis la tablon sub tendoj. Eĉ se mi venas el francujo, mi reprezentis italujon ĉar mi kunportis dolĉajojn el italujo kaj mi estis sufiĉe fiera pri tio. (Por vidi pli da fotaĵoj pri tio specife legu la artikolon de Julie!)

Ni interkonatiĝis kun diversaj homoj kaj mi ĉefe tute hazarde konatiĝis kun junulo el Ĉinio, kiu studis en la master pri interlingvistiko en Polujo kun kursoj en esperanto kaj en la angla, pri kiu mi interesiĝis antaŭ kelkaj monatoj kaj pri kiu mi parolis en unu el la “kio novas” de la nia radioelsendo.

Li klarigis al mi ke li estis membro de la unua jaro de la mastero. Nuntempe estas 10 junuloj kiuj studas en tiu ĉi mastero (ĉiuj devenas el ĉinio) ke la responculoj ŝatus bonvenigi ankaŭ junulojn el eŭropo ekde venont-jare! 

Tiu renkontiĝo okazis kelkajn semajnojn antaŭ la C1 ker ekzameno, do mi laboris ankaŭ dum la renkontiĝo kaj Yentl suksecis klarigi al mi la aferoj pri participoj. Dankon Yentl!

Ni havas belegan veteron, kiu ebligis nin sunbruligi en la parko.

Ohoh ŝajnas ke besto ankaŭ profitis la sunon!

Finfine, kiel kutime estis mojosa sperto kaj ĉefe mi ĝojis vidi denove miajn koleginojn, kiujn mi ne vidis de pluraj monatoj!

Ne hezitu vidi la artikolon en Esperanto, verkita de Julie, kiu enhavas aliajn anekdotojn kaj fotojn 😉

Print Friendly, PDF & Email

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Drakoj kaj Dokumentoj en Đurđevac…
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°324

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Lexique fondamental Espéranto-Français Lexique fondamental Espéranto-Français 3,30€
  • Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj Ĉinaj Klasikaj Poemoj Ilustritaj 4,50€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.