Saluton! Hallo!
Komence de junio ĉi-jare mi iris al Oldenburgo en Nord-Okcidento de Germanio por partopreni en KEKSO, organizita de la asocio de junaj esperantistoj en Germanio (GEJ).
KEKSO estas unu el tiuj multaj etaj renkontoj inter junaj esperantistoj kaj simple scivolemuloj por renkonti aliajn parolantojn kaj malkovri la Esperanto-mondon. Dum tri tagoj mi partoprenis multajn agadojn, el kiuj kelkaj estis organizitaj kunlabore kun Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Nuntempe loĝante en Roterdamo en Nederlando kie mi volontas ĉe TEJO, mi trajne iris tien danke, interalie, al la 9 eŭro-bileto proponita de la germanaj fervojoj (perfekta por vojaĝi per malalta buĝeto kaj ekologie).
Do mi alvenis vespere la 3-an de junio kaj trovis ĉirkaŭ dudek aliajn gejunulojn en ĉambro, kiuj ĉiuj havis tri komunajn aferojn: Ili estis germanaj, komencantoj aŭ spertaj esperantistoj kaj ĉiuj alportis kukojn.
Gravas precizigi, ke unu el la apartaĵoj de ĉi tiu evento kuŝas en sia nomo, KEKSO. La keksoj estis post Esperanto la ĉeftemo. La instrukcio estis do alporti kukojn por kunhavigi ilin kun teo vespere (kaj tre rapide ĉi tiu regulo estis forlasita kaj ni konsumis sukeron de la 8-a ĝis la 22-a dum tri tagoj).
Ni pasigis la vesperon koni unu la alian kaj mi havis la ŝancon ricevi unuan gustumon de la germana kulturo. Post meritita dormo, ni vekiĝis je la 8-a horo de la sekva tago por matenmanĝi.
Post la manĝeto formiĝis tri grupetoj. La unua provis ĝisdatigi malnovan tekston en Esperanto. Mi trovis ĝin interesa sed komplika. La dua estis partoprenado en enkonduka lingvokurso, mi trovis ĝin simpla sed ne tre interesa por mi. La tria faris la elekton de aventuro kaj malkovro de la gastiganta urbo. La proporcio malfacileco/intereso ŝajnis al mi bona, do mi partoprenis ĉi tiun defion.
Oldenburg-en-Oldenburg, per sia plena kaj iom komika nomo, estas tre ĉarma universitata urbo en la koro de Malsupra-Saksio. Havante la iom stereotipan bildon de la ĝermana urboj, konsistanta el grizaj konstruaĵoj kaj atestitaj de post 1945, mi estis agrable surprizita de la beleco de la loko kaj precipe de ĝia tute brika preĝejo, kiel en Tuluzo. Povas esti, ke ĉi tiu “ĝi memorigas min pri hejm”-a flanko ludis grandan rolon en mia pozitiva juĝo.
La fino de la posttagmezo estis dediĉita al la plej okulfrapa momento de la renkontiĝo. La Kongreso de Germanaj Esperantistoj proponis koncertojn en Esperanto. Mi aparte ĝojis esti malkovrinta Ralph Glomp kaj lian version de Dancing Queen de ABBA. La sekva grupo, Kajto kantanta mildan muzikon per diversaj instrumentoj. Estis vere agrable aŭskultinda.
La sekvan matenon, krea agado. Ni desegnis ilustraĵojn sur ĉemizoj. Bedaŭrinde, mi ne havis la ŝancon esprimi mian artan senton do jen la foto de la plej bona ĉemizo kreita.
Poste ni partoprenis en prezentoj pri diversaj temoj, inkluzive de la volontula programo. Ĉi tio estas organizita partnere kun Erasmus+. Kun Andries kaj Francesco, mi prezentis mian volontulan sperton ene de EKC kaj TEJO. La publiko, konsistigita plejparte de homoj jam partoprenantaj en la projekto, estis konvinkita.
Vespere, kina agado. Ni spektis ĉiujn mallongajn filmojn, kiuj konkuris ĉe la “American Good Film Festival”, pri kiuj ni parolis en Esperanto-Magazino antaŭ kelkaj monatoj. La granda diverseco en kvalito inter la filmoj estis iomete surpriza. En kvin minutoj, ni iris de grandiozaj vidoj de orientafrika kamparo al animacio farite per “Ms Paint”. La sperto estis tamen agrabla kaj ni ĉiuj bone ridis. #Ĉu vi ŝatus danci?
Lasta kuko antaŭ la krizo de diabeto, kaj ni lastfoje aliris niajn litojn. (ege komforta)
La sekvantan matenon ni diris niajn korŝiran adiaŭon. Mi preskaŭ detruis, en la emocio, senintence, lampon per mia kapo. Feliĉe, la germanoj faras tre solidajn meblojn.
Profitante denove la 9 eŭro-bileton, mi profitis por fari malgrandan halton survoje reen en Bremeno, la urbo de muzikaj bestoj. Mi estis tre impresita de kloaktruo kiu produktas la sonon de azeno kiam monero estas enmetita.
Tiel finiĝis mia sperto ĉe KEKSO, sed mia melankolio iom trankviliĝis pro la memoro pri la koncerto de Ralph Glomp.
Ĝis la revido !