Ĉi-jara plej granda Esperanto-evento okazis de la 27-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto en Torino. Ĝia pretigado kompreneble komenciĝis pli frue kaj tion spertis Constance kaj Lenka. Ni helpis ekzemple pretigi kongresajn sakojn, poste en akceptejo, Constance kun ekskursoj kaj Lenka kun Vortoj.
La Politeknika Universitato de Torino (Politecnico di Torino) por tiu unu semajno iĝis nia kongresejo kaj gastigis multegajn programerojn, dume Torino kaj ĉirkaŭaĵo bonvenigadis nin ekskursumi.
Plejparto de homoj kompreneble alvenis dum la unua semajnfino, sed multaj partoprenis nur kelkajn aŭ eĉ nur unu tagon. Tre bona eventero por komenci, vidi, kiu ĉiu ĉeestas, kaj ekinterkonatiĝi estis sabata Movada Foiro. Sur la korto estis tabloj, ĉe kiuj homoj, organizoj kaj asocioj povis prezenti sian agadon.
Dimanĉe jam okazis unuaj ekskursoj, enkonduka prelego pri la kongresa temo: Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj kaj la tagon finis vespera tradicia bankedo kaj balo en la Reĝaj Ĝardenoj de la urbo, ĉe la Reĝa Palaco.
Lundo, nomita Kleriga lundo, estis plena de mallongaj prelegetoj ne nur pri esperantologio, sed ekzemple pri psikologio, biologio, historio kaj aliaj temoj.
Kompreneble ne mankis Nacia vespero, koncertoj, Aŭkcio, UEA respondas kaj Komitatkunsidoj.
Scienca programo, IKU (Internacia Kongresa Universitato), estis hibridaj, do partoprenis en ĝi ankaŭ homoj, kiuj restis hejme. Pluraj programeroj estis registrataj, do estos spekteblaj je Youtube kanalo de UEA, kie jam disponeblas ekzemple la Solena inaŭguro!
Jaŭdon okazis Futbala matĉo – Esperantujo kontraŭ Peruanoj en Torino. Kaj, netradicie, Esperantujo venkis 6:3!
Oni ne forgesis pri homoj, kiuj ankoraŭ lernas Esperanton kaj ili ĉiutage havis paroligajn lecionojn aŭ alian programeron de Edukado.net. Ĉirkaŭ 50 homoj uzis la okazon fari KER ekzamenon kaj ĉeeste ekzameniĝis.
Tre aktivaj estis ankaŭ homoj, kiuj varbis por venontjara UK en Aruŝo, Tanzanio, al kiu jam eblas aliĝi.
Granda parto de esperantujo estas literaturo, do kompreneble dum la tuta tempo oni povis viziti Libroservon, apud kiu okazis Aŭtoraj duonhoroj, kaj aĉeti novajn librojn (aŭ kongresajn T-ĉemizojn) kaj ankaŭ eblis ĉeesti programerojn de Belartaj konkursoj de UEA – vidu la rezultojn – kaj de Interkultura Novelo-Konkurso.
Sabaton tagmeze post Solena Fermo ekis aŭtobusoj al Lignano Sabbiadoro, kie okazis IJK + ILEI kongreso, pri kiuj vi povos legi baldaŭ!
Komentoj de aliaj partoprenintoj:
Manuela: “En Torino mi renkontis multajn amikojn, kolegojn kaj, eksterordinare, multajn samlandanojn (rumanojn)! Mia plej ŝatata parto de la kongreso estis la spontaneaj junularaj renkontiĝoj kaj la ludoj, ĉefe la homlupo okaze de la Superluno.”
Valentin: “Ŭaŭinde!”
MB: “Estis plurobla reveno hejmen, tiu disa kaj moviĝanta hejmo nomata Esperantujo ĝuste en tiu urbo kie mi loĝis dum pluraj jaroj pasintjardeke. Kaj la programeroj okazis en la Politekniko, kaj sendube estis stranga ĉarma sento partopreni komitatkunsidojn aŭ gvidi aŭkciojn en la lernoĉambroj de miaj magistraj studoj!”
Constance: ” Dum la kongreso, la volontuloj okupiĝis pri diversaj taskoj. Kelkaj el ili bonvenigis homojn en la akceptejo kaj disdonis kongresajn sakojn. Aliaj prizorgis por solvi teknikajn problemojn. Aliaj bonvenigis homojn antaŭ koncertoj aŭ specialaj vesperoj. Kelkaj junuloj kiel Kubof kaj Lenka gvidis la ludon “vortoj” kaj klarigis al kongresanoj kiel funkcias.
La organiza teamo klopodis plani la kongreson kaj teamo de 20 volontuloj helpis ilin aranĝi/ pretigi ĉion.
Miaflanke mi estis dum 3 tagoj en la akceptejo, akompanis teamon al bicikl-ekskurso, kaj ankaŭ helpis dum 3 vesperoj. Sed kio okazas dum Universala Kongreso? Estis mia unua UK do laŭ mia sento, la aferoj kiuj plej gravas estas partopreni la solenan malfermon kaj la solenan fermadon de la kongreso ĉar okazas unikaj aferoj: prezentado de la kongres-temo kaj de la membroj de UEA, parolado de la urbestro, kanto de la himno de Esperanto. Poste, dum la oficiala fermado, oni kantas denove la himnon, oni dankas ĉiujn partoprenantojn kaj helpantojn kaj okazas la oficiala transdono de la flago al la lando kiu gastigos la venontan Universalan Kongreson
Estas unuflanke ankaŭ tuta prelego-programo dum la semajno, ne devigaj sed partoprenindaj. Aliflanke estas ekskurso-programo al kiuj partoprenantoj povas aliĝi sed ili devas pagi ilin, kaj tio nepre antaŭ la kongreso ĉar estis limo de partoprenantoj (50 maksimume per ekskurso).
Ankaŭ estis bela vespera programo:
Sed la plej grava celo estas konatiĝi kun novaj homoj (kaj se eblas konservi la kontakton) kaj kompreneble praktiki la lingvon. Ekzemple tiel:
Mi tre ŝatis trafi kaj konatiĝi kun novaj homaj partoprenante la kongreson, kvankam estis sufiĉe lacige kaj varmege en tiu periodo. Mi ŝatus ankaŭ denove danki la LKK-anojn (la organizantoj) kaj la aliajn volontulojn kiuj multe laboris (kelkfoje tutnokte) por aranĝi tiun-ĉi eventon pri kiu mi memoros post multaj jaroj!