Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

La okcitana, prestiĝo, hontigo, rezistoj…

16/07/2020 Leila Blogo

La okcitana lingvo kelkfoje estas ankoraŭ konsiderata kiel simpla ĵargono, ne tre utila; fakte ĝi estas parolata kaj komprenata en pluraj dekoj da departamentoj en Francio, en multaj Piemont-valoj de Italio, kaj en la Valo de Arano en Hispanio. Tiu lingvo, hodiaŭ konata por ĝia riĉeco pri beletro kaj muziko, naskiĝis dum la fino de la Romia imperio kaj dum la Elorienteŭropaj popolmigradoj kiuj kondukis al la tranformo de latino en multajn lingvojn, kiel la francan, la hispanan kaj la okcitanan. Ĝi estas konata en la tuta mondo danke al la trobadoroj kies poemoj muzikigitaj inspiris la tutan mezepokan literaturon. 

L’attribut alt de cette image est vide, son nom de fichier est Capitòli-2.png.

La okcitana, aŭ la okcitanaj ĉar ekzistas multaj dialektoj, estis ekde la mezepoko, administra kaj jura lingvo kiu konkurencis Latinon. Poste, la franca trudiĝis kiel la oficiala lingvo. Kaj paŝon post paŝo, la franca ekokupis altan rangon, tiun de administracio.  Dume, la okcitana restis uzata kiel ĉiutaga lingvo kaj relative uzata por la literaturo, la muziko, la teatro. Fréderic Mistral, nobelpremiito pri literaturo por sia verko en la okcitana en 1904 estas unu el ĝiaj ĉefaj ambasadoroj. La franca estis la lingvo de la lernejo en la 19a jarcento antaŭ trudiĝi en ĉiujn socikampojn.

Tiu procezo de lingva substituo daŭris longe, ĉar la plejmulto de la loĝantoj, parolis neformalajn lingvojn kiel la okcitanan, sed ankaŭ la bretonan en bretonion , la korsikan, Ktp… kaj tiu loĝantaro daŭrigos longe paroli tiujn lingvojn hejme kaj transdoni ilin al siaj gefiloj. Sed tiuj “ĵargonoj” estis malkonsideritaj, malestimitaj, malpermesitaj en la lernejoj kie oni hontigis la infanojn pri ilia denaska lingvo. 

Parolu en la franca, estu pura

 En familioj, la transdono ĉesis de la fino de la 19a jarcento ĝis la mezo de la 20a jarcento laŭ regionoj aŭ sociaj klasoj. La franca estas la sola oficiala lingvo en Francio. La okcitana ne havas statuson. Tamen artikolo de la konstitucio agnoskas ke « La regionaj lingvoj apartenas al heredaĵo de Francio ». Oni instruas la okcitanan en lernejoj de 1951, kiel kromfakon, en dulingvaj aŭ asociaj lernejoj. Tiuj lernejoj, malgraŭ la malfacilaĵoj, estas hodiaŭ sufiĉe sukcesaj. Ne ekzistas statistikoj por Francio kiu ebligus koni la nivelon de la loĝantoj en la okcitana. Ni ne certas pri la nombro da homoj kiu parolas la okcitanan kaj kiel ili parolas ĝin sed ni povus diri ke estas inter kelkaj cent miloj da homoj kaj pluraj milionoj. La plejmulto aĝas pli ol 60 jaroj. Oni povas diri ke se la ĝenerala nombro malkreskas, la nombro de novaj parolantoj (tiuj, kiuj ne havas la okcitanan kiel denaskan lingvon) kreskas. UNESKO plu konsideras la okcitanan kiel lingvon kiu riskas malaperi…

Print Friendly, PDF & Email
lingvoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-Magazino N°214
Sekva afiŝo:Esperanto-Magazino N°215

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Madjaroj (hungaroj) en Vojvodino Madjaroj (hungaroj) en Vojvodino 5,40€
  • Vojaĝo al disiĝo Vojaĝo al disiĝo 4,20€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.