Lundon la 11an de marto je la 18a estis prezentita la «Ŝaknovelo» laŭ Stefan Zweig en la festsalono la Fourguette 28 Rue de Gironis, 31100 Toulouse
La «Ŝaknovelo» estas la esperantoversio de la «Schachnovelle» kiun Stefan Zweig verkis en la lastaj tempoj de sia vivo kaj kiu aperis nur post lia sinmortigo en 1942, same kiel lia kvazaŭ-aŭtobiografio «La mondo de hieraŭ, memoraĵoj de Eŭropeano». Ambaŭ tiuj verkoj kvazaŭ konsistigas la spiritan heredaĵon kiun postlasas tiu internaciskala aŭtoro. En parolado titolita «La Spirita Unueco de la Mondo» kiun li eldiris franclingve en Rio de Janeiro, li klare sciigis ke li konsideris sin pli kiel eŭropano ol aŭstro, judo aŭ vienano. Li estis ege sukcesinta verkisto, liaj libroj grandkvante vendiĝis germanlingve kaj estis tradukitaj al multaj aliaj lingvoj.
Dum sia tuta vivo li vojaĝadis al Barato, Amerikoj kaj precipe al Eŭropaj landoj (Francio, Belgio, Anglio, Italio, Sovetio, ktp.) kie li ekamikiĝis kun verkistoj, eldonistoj, intelektuloj kaj artistoj kiaj Romain Rolland, Émile Verhaeren, Maxime Gorki aŭ Sigmund Freud. Kreskinte en Vieno il ekziliĝis al Anglio kiam nazioj ekregis en Germanio kaj en Aŭstrio, poste al Novjorko kaj fine al Brazilo.
Ĉi tiu esperanta prezento de la novelo de Zweig estas tradukita el la germana, adaptita kaj rolita de Arno Lagrange aktoro kiu prezentadis en la franca kaj en esperanto de 1975 kun diversaj trupoj (TESPA, Krizalido, TTT).
Ĉi tiu programo eniras la Semajnon de Esperanto SEMEO organizita de Esperanto Kultur Centro.
Kelkaj fotoj estas videblaj je Ŝaknovelo 2024-03-11
Resumo
La Ŝaknovelo entenas aron da rakontoj enskatoligitaj unu en la alian. La ŝipa vojaĝo de Nov-Jorko al Bonaero dum kiu la personoj renkontiĝas, ĉirkaŭ ŝakludado. La biografio de la monda ĉampiono kiu kreskis kiel mensmalrapida kaj maldiligenta orfo, filo de danubaj boatistoj, edukita de pastro kiu malsukcesis instrui al li bazajn aferojn; tamen li surprizige montriĝis nevenkebla ŝakludisto kiu supervenkadis ĉiujn kontraŭulojn per peza kaj kvazaŭ aŭtomata ludado. Kaj fine la vivrakonto de Doktoro B. kvazaŭ similulo de la aŭtoro, viena prizorginto de la havaĵoj de la imperiestra familio, kiu estis devigata ekziliĝi el Aŭstrio post kiam nazioj aneksis la landon. Aldoniĝas la rakontisto kiu igas la Doktoron B. malkaŝi siajn travivaĵojn kiel speciala kaptito de la nazioj kiuj penis trudi ke li sciigu kie kaŝiĝas la havaĵoj de la imperiestra familio. Dum lia kaptiteco en plena izoligo li hazarde trafis libron pri ŝakludo per kiu li ektrejnis ludi sola, unue reludante partiojn de majstroj, poste ludante mense ambaŭ kampojn la nigran kaj la blankan ĝis freneza krizo.
La fadenoj de ĉiuj el tiuj rakontoj interplektiĝas kaj fine komprenigas kial Doktoro B. atingas mensan krizon. La rakonto estas densa kaj intensa tuŝante ekstremajn limojn de homaj mensaj kapabloj.