Post 2-jara pandemia malfruigo, la Universala Kongreso de Esperanto (UK) finfine okazis en la Kebekia urbego Montrealo en kiu mi havis la plezuron partopreni kadre de mia civitserva volontulado ĉe nia partnero E@I. Jen eta rakonto pri la aventuroj de EKC-volontulo en Kebekio.
Kiel mi iris al Montrealo
Ni eniru la tiaman kuntekston de mia vivo. En julio 2022 mi estis daŭre EKC-volontulo sendita al nia partnero E@I en Slovakio. Tiu organizo ekde tiu ĉi jaro transprenis la Kongresan Fakon de UEA. Alidire, la taskon okazigi la Universalajn Kongresojn donis UEA de sia Roterdama oficejo al tiu Slovaka teamo.
Kiel volontulo en E@I mi dum kelkaj monatoj kontribuetis al tiu organizado per kelkaj administraj taskoj, interalie rilataj al la entabeligo de informoj pri la programo. Notindas, ke Kanado ne estas malmultekosta lando kaj pro tio mi ne povis esti sendita tien de E@I aŭ UEA – same kiel pluraj aliaj E@I-anoj.
Tamen, dank’ al subteno de E@I kaj de kelkaj amikoj mi estis varbita de neregistara organizaĵo Pangeo kiu bezonis homfortojn por diskonigi sian kernan ideon pri pacinĝenierado.
Koncize, pacinĝenierado temas pri la ideo ke Inĝenierado de Paco (komprenu konstruadon kaj flegadon de pacaj kaj atentemaj rilatoj inter homoj kaj landoj) estu en ĉiuj landoj aparta universitata fako – same kiel internaciaj rilatoj, matematiko aŭ sociologio – kun siaj diplomoj kaj fakultatoj. Tiel, la Fina Venko de pacinĝenierado estas garantii pacon tutmonde pere de amaso da taŭge trejnitaj pacistoj. Inter la diversaj aliaj ideoj subtenitaj de Pangeo estas la uzado de Esperanto kiel tutmonda lingvo.
Tiel mi estis varbita al teamo de rozkoloraj pacemuloj por helpi al la prizorgado de budo de la asocio unuflanke, kaj ankaŭ subtene al UEA mi helpis surloke al la organizado de UK.
Kion mi faris en Montrealo
Por Pangeo, ene de la teamo de deĵorantoj mi helpis al la starigo de la budo kaj kelkaj deĵoroj tra la tuta kongresa semajno, kiam mi ne estis okupita de prizorgado de iu UK-tasko. Kun miaj kolegoj, ni informis la ĉeestantojn pri pacinĝenierado kaj enkondukis ilin al nia rozkolora mondo.

Flanke de E@I, mi surloke aliĝis al la teamo de teknikaj prizorgantoj de prelegĉambroj: ni kune helpis al la prelegantoj agordi la mikrofonon aŭ projekcii la lumbildaron – tiuj etaj detaloj kiuj funkciigas eventon. Sufiĉe simila rolo al tiu kiun mi havis dum Poliglotkunveno en Pollando.

Alia interesa tasko mia estis kunprezenti la Internacian Artan Vesperon kun alia Tuluza esperantisto, kiu cetere prizorgis la tutan artan programon de tiu UK. Malgraŭ longa pretigado por bonetosa vespero, mi bedaŭrindege malsaniĝis kaj ne povis eĉ ĉeesti la programeron. Linda, ne malamu min.
Ankaŭ por TEJO (kie mi estas estrarano) mi havis okazon labori. Dum tiu ĉi UK, mi estis unu el la 2 TEJO-estraranoj, kaj pluraj taskoj pro tio postkuris nin kiel reprezenti la organizon ĉe la Patronoj de TEJO kaj kelkaj diskutoj kun UEA-stabanoj. Feliĉe por tio ankaŭ grave helpis nin aliaj TEJO-aktivuloj.

Kebekio, acersirupo kaj mi
Alia kialo pro kiu ravis min la partopreno en tiu Kongreso estis fakte la kongresloko: Kebekio. Krom tio ke mi ŝatas acersirupon, mi delonge scivolas pri tiu Kanada provinco pri ĝia aparta lingva situacio: fiere franclingva insulo en Nordamerika anglalingva maro. Kiel lingvemula franco aparte interesas min la rilato de kebekianoj kun sia lingvo kaj kiel ilia franca alias de mia francia franca.

Tiu scivolemo kaj esploremo estas nun sufiĉe kontentigita, kaj mi esperas reviziti iam Nordamerikon – kaj aparte Kebekion.
Finfine, koran dankegon al Pangeo kiu subtenis miajn kolegojn kaj min. Sen tiu subteno mi entute ne povintus iri UK-umi trans la Atlantikon.
Dankon ankaŭ al la tuta E@I-teamo kaj al EKC. Tiu ĉi artikolo estas mia lasta tasko kiel EKC-volontulo kaj mi pasigis belan jaron dank’ al la volontula programo, kaj en Tuluzo, kaj en Slovakio, kaj en alilandaj eventoj.
Ĝis baldaŭ en Esperantujo!