Iri rekte al la enhavo
Le Centre culturel espéranto

Le Centre culturel espéranto

bonvenigas vin en Tuluzo

  • Akceptejo
  • Nia asocio
    • Nia asocio
    • Bulteno
    • Volontulado (Tuluzo)
    • Volontulado (Tuluzo+Eŭropo)
  • Kursoj
    • Kursoj kaj staĝoj
    • Semajnfinaj staĝoj en Arrout
  • Aktivadoj
    • Aktivadoj
    • Esperanto-Magazino
    • SEMEO, Esperanto-semajno de Tuluzo
  • Artikoloj
  • Eventoj
  • Libroservo
  • Esperanto
    • Occitan
    • Français

Legoludila vespero

25/03/2020 Ugo Blogo

Vendredon la 14an de februaro, ni estis 10 kaj ni konstruis domojn, kastelon, monstron, statuon, piramidon kaj ankaŭ ŝipon… per legoludiloj. La organizintino de la vespero atestas:

Renkontiĝi por babili en Esperanto faras belajn vesperojn. Sed renkontiĝi por babili en Esperanto kaj ludi kun “lego” povas fari tre belajn vesperojn.

Ni uzis simplajn briketojn. Sed, dum la venonta renkonto, ni uzos briketojn pli kompleksajn.

Cathy, nova membro de la asocio.

Multaj el ni fakte forgesis kiom agrable tio estas. Ni uzis la plej simplajn bazajn brikojn, kaj per tio sukcesis konstrui tiom da diverstipaj aferoj.

Ĉirkaŭ la tablo, de 18 ĝis pli ol 60-jaruloj, ĉiuj ridantaj, kune kreantaj superbaĵojn. Simpla kreilo permesas esprimi sin plej facile kaj plej amuze, kaj danke al tio, ĉiuj sukcesis konstrui kion ili volis, kaj rapide, post unu horo, ni komencis povi admiri la verkojn de la aliaj.

Jen impreso de unu el la partoprenintoj:

Verdire, mi ne sciis kion atendi el tiu vespero, ĉar legoludiloj estas por mi ekskluzive rezervitaj por infanoj. Pro tio, mi agrable surpriziĝis dum tiu amuza vespero.

Alvoko al kvarentenigaj gepatroj, kiuj enuas: ludu legoludilojn kun viaj infanoj!

Print Friendly, PDF & Email
eventoj

Navigado tra afiŝoj

Antaŭa afiŝo:Esperanto-magazino N°206
Sekva afiŝo:Esperanto-magazino N°207

Soutenez-nous via Hello Asso
Adhérez - Faites un don

L'espéranto ?
Portail régional

Abonu nian novaĵleteron

Fréquence *

Vérifiez votre boite de réception ou votre répertoire d’indésirables pour confirmer votre abonnement.

En la libroservo

  • Kaj kiu pravas Kaj kiu pravas
  • Kumewawa, le fils de la jungle Kumewawa, le fils de la jungle 13,00€

Contacts
Centre Culturel Espéranto
Esperanto-Kultur-Centro
MDA, 3 place Guy Hersant
31031 TOULOUSE CEDEX
toulouse@occeo.net

Partenaires

WordPress-etoso: Beetle de ThemeZee.