Saluton al ĉiuj !
Bonvenon en mia unua artikolo pri mia vojaĝo !
Do mi estas Leila, volontulino ĉe EKC (esperanto kultur centro) de februaro, kaj kadre de tiu volontulado mi estas nun ĉe E@I en Slovakio, pli precize en Partizanske.
Mi estos ĉi tie dum 4 monatoj kaj poste mi revenos en Tuluzon. Kaj dum mia restado en Slovakio mi verkos artikolojn ĉiumonate por paroli pri miaj aventuroj !
Mi alvenis en Slovakion la 31an de Aŭgusto, post 30 horoj da buso. La vojaĝo bone okazis, estis longa sed mi parolis kun homoj do estis fakte amuza.
Unue mi renkontis Petron, Matthieu, Dorota kaj Sonja kun kiuj mi laboras. Sonja, estas mia kunloĝanto. Ni loĝas kune en tre ĉarma apartamento ege proksime de la oficejo. Post semajnoj, mi renkontis Daria kiu ankaŭ laboras en la oficejo kun ni.
Jaŭde la 3an de Septembro, mi vizitis Bratislavon. Estas tre bela urbo kun malnova kvartelo. Mi tre ŝatis la medion en Bratislava ĉar estis statuoj en la stratoj. Kelkfoje statuoj estis nur belaj sed kelkfoje ili estis amuzaj ! En Bratislava mi vizitis ankaŭ la kastelon kiu estis tre bela !
Mi tagmanĝis kun Kriŝtofo, kiu helpas pri kelkaj projektoj de E@I . Li estis tre afabla, kaj ni tre bone manĝis en restoracio kiun li proponis al mi.
Dum la unua semajnofino, mi kaj Matthieu biciklis dum du horoj. Ni vizitis Partizánske kiu estas tre ĉarma urbo kie vi povas trovi riveron ( sed malpuran, vi ne povas bani vin) bazarojn, parkojn ktp… Sed ni ankaŭ biciklis en urbeto apud Partizanske, kie ni vizitis tre ĉarman malgrandan parkon (mi ne pensis foti, pardonu min). La dua semajnfino , Sonja, Petro kaj mi iris al vegana evento. Ni vendis librojn kaj tre bone manĝis.
Jaŭde la 17an de septembro komenciĝis Simpozio. E@I okupiĝis pri la tekniko ĉar Simpozio ĉi jare okazis rete. Ĉi tiu evento okazis per la angla, la pola, kaj esperanto. Simpozio kiu daŭris du tagojn estas evento pri lingvoj ĝenerale. Ĉijare la temo estis: Rolo de lingvoj en interkultura komunikado. Mi povis vidi kiel fari la teknikon por retaj eventoj.
Iomete pri la laboro ; Mi laboras pri la videoj de la retaj someraj eventoj kiel VK (virtuala kongreso), VEKI, mondafest’. Kaj ni organizas retajn renkontiĝojn kiel Simpozio, KAEST... Mi ne vere helpas pri tio ĉar estas teknikaj aferoj sed mi kontaktas la prelegantojn ktp…
Kaj E@I Kreis retejon kie vi povos aĉeti la libro PMEG ; la nova Pomego. Sed E@I kreis ankaŭ aliaj retejoj kiel: lernu.net , slovake.eu…
Ĝis baldaŭ en mia venonta artikolo.