Esperanto-Magazino N°325

Novaĵoj pri Esperantujo, intervjuo kaj poezio.

Invitito: John Magessa, ĝenerala sekretario de la landa asocio en Tanzanio, motoro de la venonta universala kongreso okazonta en Aruŝo, Tanzanio.

Kun Marion, Sarah, Dylan kaj Lenka


Esperanto-magazino estas unuhora elsendo pri la internacia lingvo sed ne nur, parte Esperante, parte france (kun muziko, anoncoj, raportaĵoj… ). Vi povas aŭskulti ĝin ĉiulunde vespere de la 20a ĝis la 21a vespere, en canalsud.net.

Pli da informoj pri la elsendo

PROGRAMO:

01 – Jacques Yvart – Korto malteze (Invito por vojaĝo)

>> Kio novas

  • Kontribuu al filmeto de TEJO – “Mi antaŭĝojas IJK2023 ĉar…”
  • Justine RALALARISOA (Lala), eks-komitatano de UEA kaj instruistino de Esperanto, post mallonga malsano forpasis. EKO-komunikoj
  • Partoprenu en la kreado de Esperanta tiparo – komentu (aperontajn) afiŝojn ĉe instagram.com/esperanta_tiparo

02 Dolchamar – Rebela Sono (Junaj idealistoj)

>> Renkontiĝo/Intervjuo

Intervjuo kun John Magessa pri lia vizito de Francio, pri Tanzanio, lingvoj kaj Esperantujo.

Resumo en la franca

03 – Ale Kosabela –  Sen ajna cel’ (Hej)

Intervjuo kun John Magessa pri staĝo en Arrout, pri venontjara UK kaj instruado kaj agado en Afriko.

Resumo en la franca

04 – JOMO kaj MAYOMA – Afriko ne estas vendenda (JOMO)  

>> Poezio

« Chanson d’automne » (Aŭtuna Kanto) de Paul VERLAINE

05 – Carina – kantu vian sorton (Karina kantas en Esperanto)

>> Agendo

Pli da informoj en nia retejo kaj eventaservo.org.

06 – ESPERANTO DESPERADO – Jen venas… Brokantaĵoj

Print Friendly, PDF & Email