Post longa malapero, mi decidis ĉeesti ĉi-jaran IJK-on : mi pakis kaj trajniris dum 10 horoj (!)
ĝis la urbo de Tiana, Katalunio.

Ĉi jare, la kongresejo estis malnova eks-seminario, la gastejo la Conreira. Estis belega ejo,
kun multe da instalaĵoj : naĝejo (gravega pro la varmega vetero), sportumejo, kaj multe da ĉambroj
sufiĉe grandaj por la multaj prelegoj kaj atelieroj organizitaj dum la kongreso.
Krom la naĝumado, la atelieroj, kaj la malkovrado de kulturoj kaj lingvoj, ĉi-jare oni ankaŭ
povis dum IJK malkovri Katalunion kaj ĝian kulturon. Fakte ĉiutage okazis aktivado pri la kataluna
kulturo : aŭ dancoj, aŭ lingvo, aŭ la famaj homturoj. Krom tio, kelkaj ekskursoj okazis, por
malkovri kaj viziti Barcelonon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.


Mi persone ĉefe ĉeestis du tipojn de prelegoj kaj atelieroj, ambaŭ de EKC-anoj. La unua
temis pri la kongresa temo, « Natura el homaj okuloj ». Estis perfekta okazo por malkovri
ekolingvecon, ekoaktivismon, aŭ eĉ la ĝeneralan naturon en si-mem. Inès pruvis esti vera fakulino pri la temo ! Ankaŭ rimarkindas ke la temo tre aktualas.
La aliaj atelieroj estis tiuj de Kristof. La temo estis « Gvidi Esperanto kurson : de ideoj ĝis
praktikoj ». La celo estis lerni, kiel gvidi kurson, pli specife lingvo-kurson : kiel lernigi
esperanton kun infanaj aŭ plenkreskulaj lernantoj. Ni jen lernis plurajn lernigometodojn, kun iliaj
historioj, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, ktp.

Gravega dum la kongreso kompreneble estas la tradicia Trinko-Manĝo-Nokto, kie ĉiuj
povas malkovri manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (plej ofte drinkaĵojn) el la tuta mondo. Denove mi tute
forgesis kunpreni ion, sed bonŝance la aliaj francianoj pli bone preparis la eventon: kiam la TEJO-prezidantino alvenis ĉe la francan tablon, ŝi ne seniluziiĝis !

Kompreneble, ne eblas priskribi tiun-ĉi kongreson sen mencii ĝian plej gravan eventon : la
12-an de aŭgusto 2026 okazis plena suneklipso, videblas vespere en Katalunio. Tiuj, kiuj volis
spekti ĝin plena ekskursis al marbordo, kie ni spektis neforgeseblan mirindaĵon. Dum 43
sekundoj ekzakte, eblis rigardi kaj miri la sunon sen specialaj okulvitroj : flaman nigran sunon ! Tiu
belega mirindaĵo ne zorgis pri lingvoj kaj muroj : poste la tuta plaĝo aplaŭdis, kaj ŝajnis ken oni
volis danki la ĉielon pro tiu unika donaco .

Finfine, ĉi-jara IJK estis sukcesego, kaj mi kore dankas la organizteamon, ĉar ili multe
penis por ĉion organizi. Dankegon al ili, kaj kuraĝon al la venontjaraj organizantoj de IJK 2027 !
(fakte vi jam povas aliĝi!)

Ĝis !
