Pluraj tuluzaj esperantistoj partoprenis al Polyglot Gathering, kiu okazis unuafoje rete, de la 29a ĝis la 31a de majo. Organizita de 3 jaroj en Bratislava, la evento estis planita cxijare en en Teresino, Pollando. E@I (Edukado ĉe Interreto), la organizantoj, decidis proponi la eventon rete.
Polyglot Gathering estas neformala evento kuniganta poliglotojn (homoj kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj homoj kiuj interesiĝas pri lingvoj. Ĉi-jare pli ol 1000 homoj el la tuta mondo partoprenis.
Dum la evento, ni povis iri en du ĉefajn virtualajn ĉambrojn, kie okazis multaj prelegoj kaj prezentoj pri lingvoj, kaj pri lernado de lingvoj. Plejofte, la prelegoj estis en la angla.
Ni ankaù povis iri en kvin virtualajn ĉambrojn por la lingva praktikado. La partoprenantoj renkontiĝis en grupoj inter 5 kaj 15 homoj por praktiki lingvojn. La mikrofonoj malfermitaj, ĉiuj povis paroli libere, male al la du ĉefaj ĉambroj en kiuj la nura maniero interveni estis la retbabilejo.
La evento estas nun finita, sed la tuta prelegaro estas ankoraù disponebla ĝis la fino de junio 2020. Vi do povas ankoraù aliĝi por profiti de gxi.
Leïla : « Tiu evento estis tre ricxiga por mi. Aldone al anglalingva-praktikado, la evento helpis min pripensi pri subjektoj, pri kiuj mi neniam pripensis. Lingvoj havas gravan lokon en niaj vivoj, kaj oni ofte forgesas pridemandi onin pri kial lerni lingvojn, aŭ ankaŭ pri ilia utileco en persona vivo kaj en profesia kadro. Lingvoj estas pliriĉigo : ili ebligas renkontiĝojn kaj vojaĝojn ».
Ines : « Mi estis agrable surprizita pri la nombro de poliglotoj ĉeestantaj. Interreto ebligas onin renkonti facile homojn el la tuta mondo, do kial preteri la okazon? Mi tamen malpaciencas partopreni la eventon vidalvide en Pollando, en 2021 ».