Saluton, mi nomiĝas Frédéric aŭ Frico. Mi havas 20 jarojn kaj venas el Germanio. Mi lernis Esperanton post kiam mi spektis videon sur jutubo pri ĝi kaj decidis testi lernu.net. Post kelkaj monatoj mi iris al mia unua loka renkontiĝo kaj post kelkaj pliaj monatoj mi spertis mian unuan esperantan eventon, la Biciklist-esperantistan BEMI-Semajnon 2022 en Belgio.
Samtempe mi ankaŭ interesiĝas pri Afriko kaj mi intencis kunigi tiujn du interesojn. Mi elektis Ruandon por tie studi kaj venis kun ambicio krei ruandan E-klubon. Pro neantaŭvidataj okazaĵoj mi decidis pli frue reveni eŭropen sed mi ja intencas reiri poste.
Krome, mi estas vegana homo kaj ŝatas kuiri, mi ankaŭ faras elektronikan muzikon kaj ludas trumpeton. Espereble oni baldaŭ aŭdos tion ĉe Canalsud 🙂