Saluton !
Mi nomiĝas Yentl-Rose kaj mi estas dudek-du-jara. Mi estas el Nederlando sed mi vivas en Francio, nun mi loĝas en Tuluzo. Antaûe, mi vojaiĝis multe en Nederlando, Belgio, Francio, Hispanio kaj iomete en Portugalio.
Mi ŝatas lerni novajn lingvon kaj literaturon, mi tre ŝatas legi kaj verki. Mi estas malpacienca malkovri la esperantan literaturon. Fakte, mi vere malkovris Esperanton per la filmo de Leslie Stevens, Incubus …
Ankâu, mi ŝategas muzikon kaj ĉiajn artojn. Mi studis arton kaj nun mi faras civitservon kun EKC ! Mi estas tre feliĉa fari ĉi tiun mision kaj en Aprilo mi iros al Kroatio !
Mi estas iomete kaosa kaj freneza, sed normale mi ne mordas !
Mi ĝojas renkonti vin baldaŭ,
Ĝis poste !
(Mia vera artikolo estas en la franca)
Mi ĝojas legi vin Yentl-Rose 🤣 Sukceson al vi en Tuluzo kun EKC kaj en via vivo.
Sanon kaj Feliĉon al vi kaj al ĉiuj membroj de EKC.
Mi ĝojas ke vi ne estas mordema 😀 aliokaze vi devus meti muzelon sur via vizaĝo kaj tio eble ne efikas por propagandi Esperanton. Sed eble? Kiu scias!
Saluton Jean-Claude, kaj dankon pro via bela mesaĝo!
Sukceson, Sanon kaj Feliĉon ankaŭ al vi ! 🙂
Jes eble, sed pli bone ne provu 😉