Ni estisĉirkaŭ dekkvin partoprenantoj en tutserioza diligenta sed bonhumora etoso. La fervojistoj, kiuj ankaŭ partoprenis al la kurso, gastigis nin amike.
Dum tiu tro mallonga staĝo ni malkovris instrumetodojn tra la brila raporto de Xosé. La klaraj klarigoj, kiujn li donis al ni, ebligis al ni per antaŭpreparita plano fari etan kurson antaŭ la aliaj staĝantoj, kiu tuj estos korigita. La ekzerco estis ne facila, ni estis kaj estas ankoraù longtempe komencantoj! Tutgrupa, grupa, partnera kaj individua tempoj, kvarakta instruado porĉiufoje konstrui la kursojn per ludoj, novaj materialoj, aŭtomataj kaj poste duonaŭtomataj ekzercoj, kaj finfine neaŭtomataj ekzercoj tavolas la instruado.
Dank’ al EKC ni estos eble iam instruistoj,ĉu ja la plej bonaj!…
FOTO : Francis kaj Michel instruantaj